Posts tagged scienco
Posts tagged scienco
Mi legis universitatan paperon en la reto hieraux pri proponitaj sciencaj eksperimentoj kiuj, supozeble, povus elmontri la gradon de libera volo kiom havas la subjekto de la eksperimento. Nu, la subjekto cxiam proponita estas besto, neniam sugestita estis homo. Fakte li specife volis kompari ranojn kaj senvostsimiojn.
La eksperimento metas la beston en situacion kie gxi povas kalkuli la rezulton de siaj agoj, kaj kiu mezuras la eblecon de la besto fari decidojn surbaze de tio kio estas la plej bona rezulto por gxi.
Estis supozita ke la simio senvosta (pli inteligenta ol la vosta vario) povus kalkuli enmense ke unu ebleco malpli bonas la alian kaj libere fari la decidon elekti la pli bonan. Dume, la rano, estis supozita, ne havas tiun mensan kapablon, kaj cxiam respondas rekte al siaj sensinformoj.
La eksperimentoj, laux mia kompreno, neniam faritas kaj restas nur scienca propono. Sed, levigxas kompreneble la demando, kio estas libera volo? Kunlaboranto mia argumentis ke tiu kiu estas la pli bona ebleco povas esti determine kalkulita. Kaj, do, se la simio elektas tiun kiu pli bonas cxiam, ankoraux gxi ne havas liberan volon.
Filosofie li pravas. Sed filosofie oni povas determini cxiun kiu estas teorie determinebla sen atente kiel komplikaj estus la kalkuloj en realo.
Eminentaj sciencistoj kaj libroverkistoj, kiel Steven Pinker kaj Douglas Hofstader, proponas ke libera volo estas abstrakta nocio al kiu oni alvenas kiam teorie determineblaj sistemoj estas tro komplikaj kaj tro malgrandskalaj por efektive esti determinataj en realtempo en la fizika mondo. Tiam ni nomas la precezon nedeterminebla, aux libera.
La cxefekzemplo estas la homa cerbo. Ecx se gxi estas fizika masxino, kaj fundamente determinebla, en la reala mondo por determini ties estontajn decidojn oni devus havi kompletan bildon de la nuna stato de la tuto, kiu estas malebla sen mortigante la homon. Plie, ecx se ni havus tian kompletan bildon oni devus esti kapabla fari la kalkulojn kiujn la cerbo faros, perfekte, kaj multe pli rapide ol gxi por havi eblecon antauxvidi tion kion gxi konkludos. Modeli la fizikan mondon, kaj simuligi gxin en realtempo farigxas fundamente malebla tuj kiam la simulita sistemo transiras certan limon de komplikeco. Kiu certe la homa menso transiris antaux centaj milionoj da jaroj.
-afisxita per iphona blogpress.
De multaj jaroj mi konsideras min mediprotektanto, viro kiu tiom ŝatas la medion kaj la naturan mondon ke li volas protekti ĝin kontraŭ trouzado aŭ eluziĝo eĉ se tio signifas ke li vegetaraniĝas. Sed miaj plej ĵusaj pensoj pri la afero estas iom malpli optimismaj.
Estas granda problemo kiu alfrontas niaj deziroj por mediprotektismo. Kaj tiu problemo baziĝas sur la fundamenta naturo de homo. Psikologie, koncerni nin pri mediprotektado estas cedi nunajn profitojn aŭ al nia propra estonteco aŭ eĉ malpli tolereble al aliuloj. Ĉu al aliuloj? Kiuj estas tiuj aliuloj? Ekzistas du grupoj, la generacioj de homoj kiuj ankoraŭ ne vivas, kaj ĉiuj niaj najbaroj kiuj ne dividas kun ni la saman sencon de protektema urĝeco. La baza problemo do ne kuŝas kun la benzino aŭ atmosfero nek kun la malpuraj akvoj nek la eluziĝotaj kampoj de fekunda grundo, tute ne. La baza problemo troviĝas en ni. Kaj tio ja estas grava problemo.
Dum la tuto de historio kaj multoble pli longe en la pasintecon, la homo ne kapablis detrui sian estontecon per iu ajn uzo de siaj naturaj rimedoj. Tiu estas la realo en kiu la hombesto evoluis. Ĉio devas esti komprenata ĝuste kiel la konsekvencoj de nia evolua historio. Mi legis fenomene bonan libron de Steven Pinker, titolita La Pura Ardezo, La moderna malkonfeso de homa naturo. (The Blank Slate, The modern denial of human nature.) Ene Pinker priskribas homan naturon kiel ĝi vere estas kaj eksplikas kial ĝi tielas, spite ke la plimulto forte preferus malakcepti tiajn faktojn. En unu ekzemplo, li diskutas nuntempajn homojn kaj iliajn tendencojn pri la konservado de ilia mono, kaj la rolo de interezo tiurilate. Resume, konservi monon per si mem estas bona praktiko por homo, sed mallogike homoj devas lerni tiun, kaj ofte devas esti forte konvinkitaj ke estas en ilia intereso fari tion antaŭ li aŭ ŝi efektive konservos. Pinker demandas sin pri kial la homa menso funkcias tiel? Kial konservado de mono ne estas memevidente bona praktiko kiu ofertos multe da profitoj al ies persona estonteco? La solvo kuŝas en la historio de la evoluo de specioj. Por la averaĝa homo dum praaj epokoj la ekzisto de lia estonteco estis malproksima de certa. Tial investi en necerteco estis malpli saĝa ol investi en nuno. Hodiaŭ nia socia medio estas ŝanĝanta pli rapide ol evoluo povas kompenci per ŝanĝoj en la homa naturo. Tamen, la efiko estas bone videbla hodiaŭ en subsocioj de la unuamondaj landoj kie komunumoj de homoj estas malriĉaj kaj kie la krimproporcio estas alta, ekzemple en la centroj de grandaj usonaj urbegoj inter la homoj kiuj loĝas surstrate. Tie ili neniam aŭ tre malofte ŝparas aŭ tempon aŭ monon por investi en sian estontecon! La bedaŭrinda realo por ili estas ke oni tie multe pli probable mortos morgaŭ de paf- aŭ pik-vundo ol ke li vivos ĝis bona maljuneco. La konservado de mono estas logika decido, kiu faras sencon nur kiam la investanto povas imagi ke li vivos pli longe ol li volas labori.
Tiu ĉi pri mono estas analoga ekzemplo kaj mi ne volas elĉerpi ĝian utilon, tamen konsideru, se oni investus unu stelon hodiaŭ, por ke li povu havi ĝin post unu jaro, kaj antaŭ unu jaro pasas li mortas, tio signifus ke neniam li estus uzinta tiun stelon. Malbona investo por li. Aŭ eĉ pli forta argumento kontraŭ lia investemo, oni povus argumenti ke se li ne konservis tiun stelon, eble la uzo de ĝi povintus savi lin! La tuta koncepto de interezo estas ke interezo pagas al investinto por lia cedo de nunaj profitoj. Ĉar mi ne povas uzi mian monon nun, tio estas nuna malavantaĝo al mi, do mi nur volus fari tiun se oni pagas min por tiu ceda decido, por la persona risko kiun mi surŝultras.
Nu, ĉiu homo hodiaŭ estas en simila situacio, sed eble malpli evitebla. La medio estas nia rimedo. Ni povas profiti nun per la uzado de ĝi nun. Tio inkluzivas la bruligadon de bezino kaj oleo, kaj la uzadon de elektra energio ĉiel kiel tiu povas utili. Unukaze la situacio similas tiun pri la investo de mono. Se mi ne bruligas benzinon nun, ekzemple se mi ne aĉetas aŭton, por ke mi havu benzinon en la estonteco, eble mi mortos neniam bruliginta iom ajn da benzino kaj neniam profitinta de tiu kiun mi konservis. Kial do mi konservis? Alikaze, la situacio estas multe malpli bona. Malkiel mono, ni ĉiuj dividas la saman medion. Do, imagu ke mi konservas benzinon por ke miaj infanoj kaj genepoj havu benzinon dum iliaj vivoj. Tiukaze miaj nunaj najbaroj bruligos ilian benzinon anstataŭ mi, kaj tiam nek mi nek miaj idoj profitos de nia dividita limigita rimedo.
Verŝajne mi skribos pli pri tiu ĉi problemo en la venontaj monatoj. Hodiaŭ mi volis doni al vi guston, pri kiu vi povas pensi.
Jen ligilo al anglalingva artikolo kiu ne estas vere pri la Hubble teleskopo, sed inspirita de gxi. Mia bofrato sendis la ligilon al mi antauxhieraux. Mi legis la artikolon pensante neniom pri kiu gxin verkis. La tuto estas tre inspira, gxi respegulas la sentojn de homo prezentata kun la novaj informoj pri la grandego, vastego de la universo, sub la auxspicioj de scienco.
Tiam je la fino mi eksciis ke la verkinto estas Roger Ebert. La fama filmkritikisto de pasintaj jardekoj. Mi reskribis mian bofraton por esprimi mian suprizon pri la verkisto, kaj li sciigis min ke Ebert estas unu el liaj plaj favorataj auxtoroj kaj ke li ecx gajnis pulitzer-premion pro siaj skribajxoj. (mi pardonpetas de tiuj kiuj ne povas legi la anglan, sed se vi ja povas, mi tre rekomendas.)
http://blogs.suntimes.com/ebert/2011/03/a_quintessence_of_dust.html
Eltirajxo:
Mesagxo de lumjaroj for probable mistrafus min en mia skatoleto de spaco kaj tempo, sed mi trovas ke arto povas krii al mi de trans kelkaj jaroj aux jarcentoj, kaj gxi portas la saman mesagxon: «Jes, mi ekzistas, kaj mi ne estas sola.»
- afisxita per BlogPress por iPad
Cxu vi sciis ke dum la printempa ekvinokso (kaj mi supozas ankaux la auxtuna) ovo povas ekvilibri sur sia pli granda fino? Multaj opinias ke tiu estas malebla, sed mi kaptis foton kiam mi sukcesis ekvilibrigi ovon cxi-pasintekvinokse sur la kuireja breto en la domo de miaj gepatroj.
Provu por vi mem, trovu ebena, malmola, glata surfaco, kaj prenu nekuiritan ovon de la fridujo. Tenu la ovon tiel ke gxia pli granda fino kusxas sur la surfaco kaj atendu iom gxis la internajxoj tute trankviligxos. Malrapide forprenu la manon, kaj vidu ke la ovo perfekte ekvilibros per si mem! Se unuafoje vi ne sukcesas, provu denove.
Memoru ke tiu plejversxajne nur funkcios dum la 2-3 tagoj cxirkauxantaj la ekvinoksoj.
Ĝisdatigo: Mia skeptika kunlaboranto serĉis google kaj malkovris ke estas mito ke ovo nur povas ekvilibri dum ekvinoksoj. Ĝi ja povas ekvilibri, sed, laŭ aliaj, ĝi povas dum ĉiu tago de la jaro. Mi provos post eble monato kaj raportos miajn eltrovojn. Intertempe, ĝuu la sezonon!