Teknologio

teknologio, komputiko, scienco kaj aliaj studemulaj temoj

Posts tagged programaro

1 note

sameco inter neniecoj

Freŝe estas multa bruo pri la samaspekteco inter kelkaj komputilaj desegnoj kaj ekzistantaj Apple produktoj.  Vidu tie kaj tie ĉi.  Konsentite, la desegnoj estas kopioj de la MacBook Air.  Mi eĉ posedas MacBook Air-on, kaj kiel franda ĝi estas.

Iom pripensinta la aferon tamen mi alvenas al demando interesa.  Kiel du aparatoj povas malsamiĝi se la celo de ambaŭ estas minimumigi la nombron da videblaj kvalitoj? Kiam aparatoj havas multajn butonojn kaj estas grandaj kaj multflankaj estas facile ke ili estu malsamaj en aspekto.  Sed kun hodiauaj poŝtelefonoj, ekzemple, la ĉefa interfaco estas la ekrano, kaj ili ĉiuj estas maldikaj kaj havas nur kelkajn butonojn, la kruta ebleco esti malsama konsiderante tiajn limigojn estas malmultnombra.

Kiom da manieroj ekzistas por krei aspekton de aparato kiu havas mil butonojn? Sed kiom da kombinoj ekzistas por aparato kun unusola butono? Aŭ la butono estas sur la surfaco aŭ la rando.  Se ĝi estas sur la surfaco, aŭ supre de la ekrano aŭ malsupre, aŭ dekstre aŭ maldekstre.  Tie aŭ en la mezo de tiu flanko aŭ je iu flanko.  Sed tiuj nur estas 12 eblaj lokoj.  Kaj kelkaj estas evidente malkonvenaj do reale estas nur 4 aŭ 5 eblaj lokoj.

Mia punkto estas ke kiam aparatoj forverŝos siajn videblajn kvalitojn en la ĉaskurado al simpleco ili pli kaj pli alproksimiĝas al nenieco.  Kaj iu nenio ĝuste identas alian nenion.  Pli kaj pli niaj poŝtelefonoj, tabulkomputiloj kaj porteblaj komputiloj samaspektiĝos pro la leĝoj de logiko.

Filed under opinia aparataro programaro

0 notes

lokinformoj kaj la fidindeco de komercmodeloj

Dum la pasinta semajno iu rimarkis ke la Apple iPhone enhavas sekretan dosieron kiu supozeble enhavas datumojn pri la lastaj multaj lokoj kie la telefono estis.  Oni povas legi multe pli pri la afero en aliaj blogoj, do mi ne volas kovri la aktualaĵon mem.  Mi preferus skribi iom pri la kromaferoj, pri la demandoj kiuj leviĝas pro kio okazis ĉe Apple.

Multaj blogoj donis opiniojn pri kiel malbona la problemo estas, kaj certe miaj ne Apple-ŝatantaj kunlaborantoj enŝovis la artikolojn en mian vizaĝon por montri finfine ke Apple estas malmorala monstro.  Oni povus denunci min kiel Apple-lakeon, sed eĉ en la lumo de tiu novaĵo mi ne timis ke Apple volas spuri min.  Kaj dum la sekvantaj tagoj ili faris anoncon pri la problemo.  La priskribo estis sencoplena, kaj kelkajn tagojn post tiam programara ĝisdatigo haveblis kiu ĝustigis la funkciadon de la iPhone por ne reteni pli ol sep tagoj da datumoj, kaj kiu forviŝas la tutan lokdosieron tiam kiam oni malŝaltas lokservojn en la operaciumo.

La demando nun estas, ĉu mi efektive estas lakeo, kaj tro malsaĝa vidi la diferencon? Aŭ ĉu oni havas raciajn kialojn ne eksalti sur Apple-on kiam ili faras erarojn?  Estu certe, mi pensas ke la tuta afero estis kaj estas makulo sur la reputacio de Apple, kaj tiuj estas malfacile forgeseblaj.  Oni ja rajtas esti koncernataj kiam la programaro faras malfidindaĵojn, kaj oni ja metu premon sur Apple por ĝustigi la programaron.  Samtempe ke ili kompreneble ne estas perfektaj, ili ja agis rapide por ĝustigi la situacion kaj forigi la identigitan problemon.  Miaopinie, se oni volas kapabli akurate taksi la fidindecon de firmao, oni devas zorge konsideri kie kuŝas la interesoj de la firmao.  Por fari tiun, oni pripensu, kiel la variaj firmaoj enspezas monon? De kie venas iliaj klientoj? Resume, kia estas iliaj komercmodeloj?

La respondo por ĉiuj firmaoj estas variaj.  Google enspezas monon ne de la finuzantoj de siaj programaroj, sed de la aliaj firmaoj kiuj aĉetas reklam-spacojn kaj -tempojn ene de la Google programaroj, kiel en serĉretpaĝoj, aŭ en Gmail, aŭ eĉ sur la retpaĝoj de aliuloj.  Do, por Google, la finuzanto ne estas ilia kliento.  La reklamistoj estas iliaj klientoj.  La reklamistoj tiel estas la fonto de mono kiu enpotencigas Google-on.  Mi sciigas tiun ĉi ĉar en la kazo de Google, ili ne respondas al la finuzanto, ili respondas al la reklamistoj, al siaj klientoj.  Ili havas intereson feliĉigi kaj ĝojigi la finuzanton, por ke ili revenu kaj revidu kaj resurklaku la reklamojn, sed tiu intereso estas pera intereso.  Tia estas la komercmodelo de Google.  Apple aliflanke ne havas tian komercmodelon.  La finuzanto de la aparataroj kaj programaroj de Apple estas samtempe ilia rekta kliento.  Apple havas intereson ĝojigi la finuzanton, ĉar estas la finuzanto mem kiu estos la morgaŭa fonto de ilia enspezo.  La modeloj tre malsimilas unu la alian.  Kaj, kiel la finuzantoj de Apple produktoj, ili respondas al ni.  Estas en la rekta intereso de Apple certigi ke ni havas bonan feliĉan ĝojoplenan opinion pri ili kaj iliaj varoj.  Kaj estas tial ke mi ne timas ke ili volu spuri min.

Filed under programaro opinia

0 notes

Mikrosofto acxetos neprofitan skajpon, cxu?

Mikrosofto anoncis ke ili estas en la procezo acxeti skajpon, kontraux 8,5 miliardo da usonaj dolaroj. Skajpo nun havas 170 miliono da aktivaj uzantoj, sed laux tiu kiu diris skajpo nur unu procento el tiuj estas pagantaj. Iusence, mikrosofto pagos proksimume po 5,000 dolarojn por cxiu paganta uzanto.

Skajpo ne estas profita firmao, gxis nun, kaj ecx havas preskaux miliardodolaran sxuldon, kiu estas kalkulita ene de la 8,5 miliarda prezo. Kiel do mikrosofto esperas profiti de tiu acxeto? Supozeble ilia interna analizo kosta apogigxas sur la espero ke nunaj skajpuzantoj tranformigxos al vindoza posxtelefona sep uzantoj. Ni devas atendi por vidi cxu tiu efektive okazos.

- afisxita per BlogPress por iPad

Filed under opinia programaro

Notes

fido en teknologio

Aŭ ĉu mi pli akurate diru malfido en teknologio.

Mi preparis du artikolojn dum la pasintaj kelkaj tagoj, kaj ambaŭ estis forviŝitaj, por ĉiam perdiĝis, pro la programo BlogPress, kiun mi uzas en la iPado por verki. Tiu estas tre ĝena, kaj la perdo de laboro ĉiel malrapidigas la publikigon de artikoloj.

La problemo laŭ mi estas pro la interna naturo de iOS. En iOS supozeble oni neniam devas konservi dosieron. Fakte la koncepto de dosieroj estas nenie, ĉar kutime dosieroj kaj dosierumoj (programaroj kiuj organizas kaj strukturigas multegon da dosieroj) estas tro komplikaj por la averaĝa uzanto. Kaj principe mi konsentas. Sed, kiel do la iOS povas funkcii sen konscia konservado? La ideo estas ke ĉiu aplikaĵo estas informita tiam kiam la uzanto reiras al la hejmekrano per hejmbutona premo, kaj denove informita tiam kiam la aplikaĵo estos aŭtomate forpuŝota el memorilo. Tiu ĉi lasta estas alia afero kiun la uzanto neniam prisciu. La aplikaĵo, ecx kiam en la fono, ankoraŭ restas en memorilo kaj dume memoras sian staton. Sed kiam ĝi forpuŝiĝos el memorilo ĝi devas fari alian paŝon por aŭtomate konservi sian staton, inkluzive iun ajn dokumenton aŭ datumon kiun la uzanto estis pritraktanta. Se la aplikaĵo estis malbone programita povas esti ke ĝi silente forgesos la lastan staton aŭ eĉ malpli bone gravajn datumojn perdiĝos.

Alia punkto menciinda estas ke aplikaĵoj povas esti programita specife ke ili elmemoriĝos tuj kiam la hejma butono premiĝos. Unu ekzemplo estas la Apple-farita fotila/kameraa aplikaĵo por la iPhone. Sendepende de kie en la aplikaĵo la uzanto estis, kiam ĝi restartiĝas la uzanto trovos sin je gxia enkonduka ekrano. En tiu fotila aplikaĵo tio ne ŝajnas tre malbona, ĉiu foto ĉiam kaj fidinde estas konservita, sed, se oni provas sendi foton per retmesaĝo ene de la fotila aplikaĵo, kaj enmeze de tajpado eĉ hazarde foriras la aplikaĵon kaj tuj reenvenas, la retmesaĝo estos entute perdita, kaj nenia ebleco rehavi gxin ekzistas.

Kaze de BlogPress, ĝi ne funkcias tiel la fotila. Ĝi restos en memorilo kaj dume konservas la staton, sed kiam la uzanto uzos pli kaj pli da aliaj aplikaĵoj ĝi eventuale, kaj silente, forpuŝiĝos de memorilo, kaj tiam viaj nekonservitaj dokumentoj perdiĝos. En multaj manieroj iOS estas pli amika al nekomputile saĝaj uzantoj, sed pensu, neniam en la Mac OS aplikaĵo forĵetus nekonservitan dokumenton sen informigante la uzanton.

Filed under opinia blogado programaro

Notes

Pri tumblr.

Do, mi faras tiun cxi afisxon de mia iphono. Mi uzas la oficialan tumblr-aplikajxon kiu estas senpage havebla de la AppStore.

Gxi estas suficxe bone gxis nun. Nur havas afisxajn opciojn, neniun por legi la blogon mem. Sed tiu ne tre malbonas cxar la retpagxo estas optimumigita por posxtelefona-safari.

Fakte, la tuta sperto krei tumblr konton kaj asigni personan retadreson estis nekredeble glata procezo. Gratulon!, vere pro la facilega sistemo. Unue, estis tiel facile ke eble tro, mi ne sciis kiel aligxi aux krei novan konton. Sed, efektive, la ensalutformularo duoble rolas kiel aligxilo. Do, oni enmetas siajn retadreson, pasvorton, kaj blogpagxadreson, premas la solan butonon, kaj BUM, vi havas konton kiu plene funkcias!

Nu, mi ne scias kio okazos se oni hazarde enmetas sian retadreson ecx unulitere malgxuste. Kio okazus? Cxu nova konto kreiigxus kiu apartenas al neniu pro la malgxusta retadreso? Eble iu provi tiun nur por testi.

Filed under programaro