Teknologio

teknologio, komputiko, scienco kaj aliaj studemulaj temoj

Posts tagged blogado

Notes

La revuo: Kontakto

Mi verkis mian unuan artikolon por la Esperanto Revuo, Kontakto!  Ĝi temas pri “Kial aktualaj komputiloj ne povas krei artefaritan intelekton,” kaj aperos venontan monaton.

Atendu ĝin!

Filed under ĝenerala blogado

Notes

Teknoratia Malsukceso

Mi submetis na teknologio.net al technorati.com, ĉar technorati estas retejo kiu listas blogojn de ĉirkaŭ la mondo kaj faciligas trovi ilin.  Ie mi legis pri Esperantaj blogoj kaj iu tie forte sugestis ke mi enlistigu mian blogon ĉe technorati por ke ĝi estu trovebla.  Mi trairis la necesajn paŝojn kaj fine ricevis noton pri la stato de mia enlistiga peto, jen ĝi estas:

Traktado de neanglaj blogoj

La nova technorati.com fokusas je la angla-lingva blogosfero kaj ne plu povas plene subteni neanglajn blogojn.  Neanglaj retejoj ankoraŭ povas esti deklaritaj kaj ĉiuj ekzistantaj deklaroj plu validas, sed aktuale ni ne estas indeksantaj afiŝojn de neanglaj retejoj por serĉaj aŭ aŭtoritataj kalkuloj.

Ni dankemas ke multaj neanglaj blogantoj estas delongaj uzantoj de technorati kaj bedaŭras ke ni ne povas plu provizi plenajn servojn al la vigla multlingva blogosfero. Bedaŭrinde, ni simple ne havas la povon nek la rimedojn necesajn ĝuste elfiltri retejojn en lingvoj krom la angla kaj certigi ke neangla spamo ne poluu ĉiujn niajn datumbazojn kaj servojn.

Do.  Tiu estas la fina vorto pri kiel ili traktos mian esperantan blogon! Ili ja ne enlistigos ĝin.  Domaĝe.  Eble la multlingva blogosfero bezonas havas propran retejon kiu povas trakti niajn strangajn vortojn.

Filed under blogado

Notes

technorati

Mi ĵus submetis teknologio.net al technorati.com por listiĝi, kaj parto de la agordprocezo estas ke mi devas montri tiun ĉi kodon en afiŝo kiu videblas en mia blogo:  3NEGF8JPF364

Do, espereble tiu sufiĉos.

Filed under blogado

Notes

SEO kaj la interreto

Teorie la interreto estas sovaĝa virtuala spaco en kiu ĉiu informo estas same facile alirebla, kaj kie neniu regas. Estas preskaŭ anarĥia ĉielo.  Ĉies opinio estas enretigebla, kaj neniu povas cenzuri la pensojn kaj vortojn de iu alia.  Almenaŭ teorie.

SEO estas angla siglo kiu signifas, serĉila plejbonigado (Search Engine Optimization).  Oni rapide forgesas ke nenio en la interreto estas trovebla sen serĉiloj, kaj la plej granda kaj plej potenca serĉilo estas Google.  Ili estas preskaŭ sen konkurenco.  Oni uzas serĉilon por entajpi serĉvortojn kaj tiu redonas liston de ligiloj, plej ofte kun mallongaj priskriboj.  La rezultoj estas tiuj kiuj plej kongruas kun tio kion vi celas, laǔ la serĉila algoritmo.  Sed, la interreto estas neimageble granda reto de interkonektitaj dokumentoj.  Kiel la serĉilo povas decidi kiun paĝon oni preferas vidi se la serĉvortoj malbonŝance kongruas kun miloj da paĝoj? Kompreneble la serĉila algoritmo dependas forte je SEO.

Ĉu tio estas problemo? Nu, iamaniere jes.  Unu el la misteraj manieroj kiel SEO funkcias estas uzi la kvanto da aliaj retejoj kiuj ligas al la celata paĝo por kalkuli kiel «grava» ĝi estas.  Unuflanke tiu ŝajnas esti racia.  Se mi serĉus por recenzo de libro, kaj estus kvin tiaj paĝoj, kaj unu el ili estus alligita de centoj da aliaj paĝoj, dum la aliaj kvar sidus kiel insuloj al kiu neniu ligus, ĉu ne estus racia konkludi ke mi volus trovi la plej alligitan paĝon antaŭ la aliajn? Jes.  Aliflanke, tiu ĉi reduktas la tutan interreton al nenio pli ol populara konkurso.  Anstataŭ kiel la interreto teorie unuformigas la alireblecon de informoj, denove ni trovas ke la potencaj, kaj popularaj povas esti pli facile trovitaj ol ĉiu alia.  Fine, pro SEO la interreto ne plu estas sovaĝa spaco kie ĉiu estas egala.

Filed under blogado opinia

Notes

Kiu sciis tiun cxi pri Roger Ebert?

Jen ligilo al anglalingva artikolo kiu ne estas vere pri la Hubble teleskopo, sed inspirita de gxi. Mia bofrato sendis la ligilon al mi antauxhieraux. Mi legis la artikolon pensante neniom pri kiu gxin verkis. La tuto estas tre inspira, gxi respegulas la sentojn de homo prezentata kun la novaj informoj pri la grandego, vastego de la universo, sub la auxspicioj de scienco.

Tiam je la fino mi eksciis ke la verkinto estas Roger Ebert. La fama filmkritikisto de pasintaj jardekoj. Mi reskribis mian bofraton por esprimi mian suprizon pri la verkisto, kaj li sciigis min ke Ebert estas unu el liaj plaj favorataj auxtoroj kaj ke li ecx gajnis pulitzer-premion pro siaj skribajxoj. (mi pardonpetas de tiuj kiuj ne povas legi la anglan, sed se vi ja povas, mi tre rekomendas.)

http://blogs.suntimes.com/ebert/2011/03/a_quintessence_of_dust.html

Eltirajxo:

Mesagxo de lumjaroj for probable mistrafus min en mia skatoleto de spaco kaj tempo, sed mi trovas ke arto povas krii al mi de trans kelkaj jaroj aux jarcentoj, kaj gxi portas la saman mesagxon: «Jes, mi ekzistas, kaj mi ne estas sola.»

- afisxita per BlogPress por iPad

Filed under scienco blogado

Notes

fido en teknologio

Aŭ ĉu mi pli akurate diru malfido en teknologio.

Mi preparis du artikolojn dum la pasintaj kelkaj tagoj, kaj ambaŭ estis forviŝitaj, por ĉiam perdiĝis, pro la programo BlogPress, kiun mi uzas en la iPado por verki. Tiu estas tre ĝena, kaj la perdo de laboro ĉiel malrapidigas la publikigon de artikoloj.

La problemo laŭ mi estas pro la interna naturo de iOS. En iOS supozeble oni neniam devas konservi dosieron. Fakte la koncepto de dosieroj estas nenie, ĉar kutime dosieroj kaj dosierumoj (programaroj kiuj organizas kaj strukturigas multegon da dosieroj) estas tro komplikaj por la averaĝa uzanto. Kaj principe mi konsentas. Sed, kiel do la iOS povas funkcii sen konscia konservado? La ideo estas ke ĉiu aplikaĵo estas informita tiam kiam la uzanto reiras al la hejmekrano per hejmbutona premo, kaj denove informita tiam kiam la aplikaĵo estos aŭtomate forpuŝota el memorilo. Tiu ĉi lasta estas alia afero kiun la uzanto neniam prisciu. La aplikaĵo, ecx kiam en la fono, ankoraŭ restas en memorilo kaj dume memoras sian staton. Sed kiam ĝi forpuŝiĝos el memorilo ĝi devas fari alian paŝon por aŭtomate konservi sian staton, inkluzive iun ajn dokumenton aŭ datumon kiun la uzanto estis pritraktanta. Se la aplikaĵo estis malbone programita povas esti ke ĝi silente forgesos la lastan staton aŭ eĉ malpli bone gravajn datumojn perdiĝos.

Alia punkto menciinda estas ke aplikaĵoj povas esti programita specife ke ili elmemoriĝos tuj kiam la hejma butono premiĝos. Unu ekzemplo estas la Apple-farita fotila/kameraa aplikaĵo por la iPhone. Sendepende de kie en la aplikaĵo la uzanto estis, kiam ĝi restartiĝas la uzanto trovos sin je gxia enkonduka ekrano. En tiu fotila aplikaĵo tio ne ŝajnas tre malbona, ĉiu foto ĉiam kaj fidinde estas konservita, sed, se oni provas sendi foton per retmesaĝo ene de la fotila aplikaĵo, kaj enmeze de tajpado eĉ hazarde foriras la aplikaĵon kaj tuj reenvenas, la retmesaĝo estos entute perdita, kaj nenia ebleco rehavi gxin ekzistas.

Kaze de BlogPress, ĝi ne funkcias tiel la fotila. Ĝi restos en memorilo kaj dume konservas la staton, sed kiam la uzanto uzos pli kaj pli da aliaj aplikaĵoj ĝi eventuale, kaj silente, forpuŝiĝos de memorilo, kaj tiam viaj nekonservitaj dokumentoj perdiĝos. En multaj manieroj iOS estas pli amika al nekomputile saĝaj uzantoj, sed pensu, neniam en la Mac OS aplikaĵo forĵetus nekonservitan dokumenton sen informigante la uzanton.

Filed under opinia blogado programaro

0 notes

Pensoj pri Tumblr post semajno de uzo.

Post semajno de uzo, mi havas kelkajn pensojn pri Tumblr, la blogsistemo kiu surbazas Teknologio.net.

Ĝi havas kelkajn strangaĵojn kiujn mi ne komprenas.  Ekzemple, oni devas elekti kian specon de afiŝo li volas fari, kaj ĉiu havas apartajn limigojn.  Do, se mi volas fari afiŝon kun foto, kiu ŝajnas al mi esti tre kutima volo, oni devas elekti fotan afiŝon.  Tiu havas specialan formaton, ekz. ĝi nur povas havi unu foton, kiu devas aperi supre de la artikola teksto.  Kaj la artikolo ne povas havi titolon.  Kiel strange!  Ĉu oni ne ofte volus havi kelkajn fotojn intermiksitajn inter la paragrafoj? Kaj kial fota afiŝo ne povas havi titolon? Ĉu oni ne volas havi titolon supre de sia foto?

Ekzistas bonajn aplikaĵojn por makintoŝo, kaj iPhone kaj iPad por fari afiŝojn, kaj la retaj iloj estas sufiĉe bonfaritaj, sed la limigoj devigitaj de la blogsistemo estas ĝenaj.

Filed under opinia blogado

Notes

Teknologiaj blogistoj

Mi antauxnelonge komencis sekvi alian blogiston, http://shawnblanc.net.

Tiu cxi kiel cxiam estas en la angla. Li verkas sian blogon profesie de antaux mi ne scias kiom malmulte da tagoj. Do, estas iom interese kiel blogistoj faras siajn blogojn.

Mi legis artikolon pri kiel sukcesi kun via propra blogo. Unu el la cxefkonsiloj estis, skribu angle. Nu, mi ne havas tiun eblecon, kaj krome, mi iom ofendigxas pro la aludo ke ne anglaj blogoj ne povas sukcesi.

Do mi petas al cxiu esperantisto, subteni la blogistaron per legante iliajn vortojn.

La alia praktiko kiun mi vidas ne tre malofte estas la sxatbutona sistemo. Tiu, mi supozas estas ligita al Facebook aux alia sociareto, kaj funkcias por rangigi blogojn laux la sxatopinioj de la legantaro. Nu, mi pensas ke indikas iomete ke oni ne havas memfidon se li listigas la nomojn de cxiu sxatanto de sia blogo, sed krom tio sxajnas ke la sxatbutono povus ja helpi legontoj trovi ies blogon. Sed, mi preskaux certas ke esperantaj blogoj neniam povus konkurenci kontraux la torento de anglaj blogoj kiuj apude listigxus.

Do, cxu estas retejo kie E blogistoj povas submeti siajn retadresojn? Aux ecx pli bone, kie oni povas vocxdoni pri sia plej sxatata blogo?

Filed under blogado