Teknologio

teknologio, komputiko, scienco kaj aliaj studemulaj temoj

Posts tagged artefarita intelekto

1 note

Libera volo en determinita mondo

Mi legis universitatan paperon en la reto hieraux pri proponitaj sciencaj eksperimentoj kiuj, supozeble, povus elmontri la gradon de libera volo kiom havas la subjekto de la eksperimento. Nu, la subjekto cxiam proponita estas besto, neniam sugestita estis homo. Fakte li specife volis kompari ranojn kaj senvostsimiojn.

La eksperimento metas la beston en situacion kie gxi povas kalkuli la rezulton de siaj agoj, kaj kiu mezuras la eblecon de la besto fari decidojn surbaze de tio kio estas la plej bona rezulto por gxi.

Estis supozita ke la simio senvosta (pli inteligenta ol la vosta vario) povus kalkuli enmense ke unu ebleco malpli bonas la alian kaj libere fari la decidon elekti la pli bonan. Dume, la rano, estis supozita, ne havas tiun mensan kapablon, kaj cxiam respondas rekte al siaj sensinformoj.

La eksperimentoj, laux mia kompreno, neniam faritas kaj restas nur scienca propono. Sed, levigxas kompreneble la demando, kio estas libera volo? Kunlaboranto mia argumentis ke tiu kiu estas la pli bona ebleco povas esti determine kalkulita. Kaj, do, se la simio elektas tiun kiu pli bonas cxiam, ankoraux gxi ne havas liberan volon.

Filosofie li pravas. Sed filosofie oni povas determini cxiun kiu estas teorie determinebla sen atente kiel komplikaj estus la kalkuloj en realo.

Eminentaj sciencistoj kaj libroverkistoj, kiel Steven Pinker kaj Douglas Hofstader, proponas ke libera volo estas abstrakta nocio al kiu oni alvenas kiam teorie determineblaj sistemoj estas tro komplikaj kaj tro malgrandskalaj por efektive esti determinataj en realtempo en la fizika mondo. Tiam ni nomas la precezon nedeterminebla, aux libera.

La cxefekzemplo estas la homa cerbo. Ecx se gxi estas fizika masxino, kaj fundamente determinebla, en la reala mondo por determini ties estontajn decidojn oni devus havi kompletan bildon de la nuna stato de la tuto, kiu estas malebla sen mortigante la homon. Plie, ecx se ni havus tian kompletan bildon oni devus esti kapabla fari la kalkulojn kiujn la cerbo faros, perfekte, kaj multe pli rapide ol gxi por havi eblecon antauxvidi tion kion gxi konkludos. Modeli la fizikan mondon, kaj simuligi gxin en realtempo farigxas fundamente malebla tuj kiam la simulita sistemo transiras certan limon de komplikeco. Kiu certe la homa menso transiris antaux centaj milionoj da jaroj.


-afisxita per iphona blogpress.

Filed under opinia scienco programado artefarita intelekto

0 notes

Artefarita Intelekto: Projekto

Ekde 2008, mi pasigis multe da tempo laborante pri projekto fari artifaritan intelekton.  Malkiel multaj aliaj projektoj similaj, mia diferenciĝas laǔ la angulo de kiu mi alproksimiĝas la problemojn.

Ĉefe mi konscie evitas komplikan komprenodevigon pri matematiko.  Matematiko necesas por modeli kiel la informoj fluas de parto al parto, kaj por havi kompletan komprenon pri ĝuste kiel ĉiu aparatero interfunkcias.  Tamen, en naturo neniu kaj nenio havas tiun komprenon, ankoraŭ vivo funkcias belege.  Do, mia alpaŝo estas pli imiti la procezojn de naturo.

Mi laboris sole dum kelkaj jaroj, sed la problemo estas tiom vasta ke oni facile malmotiviĝas pro la amplekso.  Mi nun serĉas kunlaboranto en unu el miaj samoficejanoj.  Niaj alpaŝaj ideoj estas sufiĉe similaj ke mi supozas ke lia helpo estos bonvena.

Se iu el miaj legantaro interesiĝas pri tiu ĉi temo, feliĉe mi pri ĝi skribus pli.

Filed under programado projekto artefarita intelekto