Posts tagged ĝenerala
Posts tagged ĝenerala
Saluton de antaŭ tro tro longe. Multe ŝanĝis por mi dum la pasinta jaro. Mi fianĉiĝis, kaj eziĝos post nur kvar semajnoj, KAJ se tiu ne sufiĉas, mi ankaŭ fariĝos patro je proksimume la sama tempo.
La sperto de mia baldaŭ-edzino estanta graveda, kaj la donacoj de ĉiuj al ni estas interesa al mi. Ĉiu tago ke ŝi iras al la laborejo, tiu tago ŝi denove revenas kun alia donaco. Ŝi duonŝerce diras al aliaj ke nia domo dise vomis bebajn aferojn. Ni havas tiom multe da viŝtukojn kaj bebvestojn ke ni estas redonantaj multajn artiklojn al la vendejoj kontraŭ kredito. Kompreneble mi nur skribas pri tiu ĉi tie ĉar verŝajne neniu kiu komprenos min tre zorgos pri la redonado.
Mi dum juneco pensis pri la iama tago kiam mi havos infanojn, kaj mi ĉiam antaŭĝojis la okazon. Nun, ĝi preskaŭ estas ĉe mi, kaj, ankoraŭ mi ĝojas, ne miskomprenu, sed ankaŭ estas ia sento de malĝojo kiu pendas peze de mia koro. Estas tiom damne multe da ni en la mondo, kaj nun mi kontribuas alian buŝon por manĝigi. Li kreskos, li manĝos, li uzos akvon, forbruligos benzinon, kaj pri ĉiuj ĉi li devos lerni. La fantazia revo de infanaĝo pri la estonteco, nun ĉiam havas kromzorgon. La scio ke ni trouzas la rimedojn de la mondo, ke ne sufiĉe da spaco ekzistas por kaj bestoj kaj daŭre, senĉese kreskanta homa popolo.
Ĉu ni ĉiuj estas nur peonoj en la grandludo de Naturo? Iutage mi tiel opinias.
Mia laborestro plej perfekte kaptis la senton pri la sankondiĉoj de Steve Jobs.
“What a fuckin’ ripoff.”
“Kia fika fiforŝtelo.”
Steve Jobs havas nur kvindek-ses jarojn. Li estas juna, preskaŭ dek jarojn for de la kutima emeritiĝa aĝo. Li amas sian postenon, li amas sian firmaon, li amas sian vivon, kaj li estas unu el la plej interesaj geniuloj de nia epoko, sed malgraŭ ĉiuj ĉi li estas mortminacata. Fato fiforŝtelas ion de li, kaj ion specialan, iun unikan, de la tuta homaro.
Havu multajn sanajn jarojn antaŭ vi Steve. Ni amas cin.
Mi verkis mian unuan artikolon por la Esperanto Revuo, Kontakto! Ĝi temas pri “Kial aktualaj komputiloj ne povas krei artefaritan intelekton,” kaj aperos venontan monaton.
Atendu ĝin!
Studemulo estas speciala subspecio de la homa besto kiu fieras pro sia kapablo solvi komplikajn problemojn per la plej sprita kaj konciza maniero ebla.
aldono: Tiu estas kial komputilaj programantaj studemuloj tiom ŝatas «regulajn esprimojn»
Saluton al la Esperanta mondo.
Hodiaŭ mi komencas novan projekton blogi en Esperanto, sed post tiu ĉi afiŝo ne plu mi parolos pri Esperanto mem. Tiu ĉi blogo, nomita simple, “Teknologio,” estas loko por mi elverŝi miajn pensojn kaj opiniojn pri kio okazas en la mondo de teknologio, sed ankaŭ iom pli ĝenerale pri scienco, komputiloj kaj pli.
Mi laboras tage kiel ret-programisto. Mi estas ĉiutaga leganto de kelkaj aliaj blogoj. Laŭ mi nur daringfireball.net nomindas. John Gruber havas tre akran pensmanieron kiu kaptas tion kio mi opinias estas la plej proksima al la vero, kun rigardo al Apple kaj ties pozicio en la merkato kaj la teknologia pejzaĝo. Do, ne estu suprizita se mi mencias lian nomon aŭ tiun de Apple.
Noto pri ĉapelitaj literoj esperantaj, mi penos uzi UTF-8 karakterojn kiam eble plej ofte. Sed mi esploras la ideon uzi iPhonon aŭ aliajn rimedojn por afiŝi novajn artikolojn, do povas esti ke de tempo al tempo artikolo uzos la x-sistemon. Persone, mi preferas tiun super la h-sistemo, ĉar kelkaj ambiguoj povas ekzisti en h- kiu ne ekzistas en x-.
Do, ĝis la venonta, kaj mi esperas ke vi ĝuos legi Teknologion!
Gregorio.