Teknologio

teknologio, komputiko, scienco kaj aliaj studemulaj temoj

1 note

sameco inter neniecoj

Freŝe estas multa bruo pri la samaspekteco inter kelkaj komputilaj desegnoj kaj ekzistantaj Apple produktoj.  Vidu tie kaj tie ĉi.  Konsentite, la desegnoj estas kopioj de la MacBook Air.  Mi eĉ posedas MacBook Air-on, kaj kiel franda ĝi estas.

Iom pripensinta la aferon tamen mi alvenas al demando interesa.  Kiel du aparatoj povas malsamiĝi se la celo de ambaŭ estas minimumigi la nombron da videblaj kvalitoj? Kiam aparatoj havas multajn butonojn kaj estas grandaj kaj multflankaj estas facile ke ili estu malsamaj en aspekto.  Sed kun hodiauaj poŝtelefonoj, ekzemple, la ĉefa interfaco estas la ekrano, kaj ili ĉiuj estas maldikaj kaj havas nur kelkajn butonojn, la kruta ebleco esti malsama konsiderante tiajn limigojn estas malmultnombra.

Kiom da manieroj ekzistas por krei aspekton de aparato kiu havas mil butonojn? Sed kiom da kombinoj ekzistas por aparato kun unusola butono? Aŭ la butono estas sur la surfaco aŭ la rando.  Se ĝi estas sur la surfaco, aŭ supre de la ekrano aŭ malsupre, aŭ dekstre aŭ maldekstre.  Tie aŭ en la mezo de tiu flanko aŭ je iu flanko.  Sed tiuj nur estas 12 eblaj lokoj.  Kaj kelkaj estas evidente malkonvenaj do reale estas nur 4 aŭ 5 eblaj lokoj.

Mia punkto estas ke kiam aparatoj forverŝos siajn videblajn kvalitojn en la ĉaskurado al simpleco ili pli kaj pli alproksimiĝas al nenieco.  Kaj iu nenio ĝuste identas alian nenion.  Pli kaj pli niaj poŝtelefonoj, tabulkomputiloj kaj porteblaj komputiloj samaspektiĝos pro la leĝoj de logiko.

Filed under opinia aparataro programaro

  1. teknologio posted this