Teknologio

teknologio, komputiko, scienco kaj aliaj studemulaj temoj

2 notes

la bateria avantaĝo

Mi antaŭ ne longe aĉetis novan MacBook Air.  Vi povas plenlegi pri ties statistiko kaj konstruplanoj en la oficiala retejo. Sed unu afero malofte menciita estas ke la longdaŭra baterio havas plian avantaĝon ol la kutimaj pripensitoj.  Oni ofte citas la avantaĝon ke longdaŭra baterio ebligas uzadon en aviadilo, ekz, kie oni ni havas elektringon.  Sed, tie oni eble ne havas elektringon tamen ankoraŭ kunportas la elektrilon.  La malofte pripensita vero estas tiu ke se oni uzas sian komputilon je la laborejo kaj volas kunporti ĝin hejmen por la vespero, la baterio travivas sufiĉe longe ke li ne devas kunporti la elektrilon hejmen entute.  Kaj, komputilo sen elektrilo estas preskaŭ duoble malpli peza, kaj multe pli konvena por teni, eĉ sen sako.

Filed under aparataro

  1. esquelario said: Mi estas linuks-uzanto kaj ofte mi legas, pri homoj kiuj metas linukson en Mac-komputilojn. Antaŭ nelonge oni tamen rakontis al mi ke la reago de la komputilo al linukso ne estas tiel bona. Kaj precize oni menciis la daŭron de baterio.
  2. whynottryitall said: Jes, vi pravas. Mi, kiel studento foje ne bezonas kunporti la ŝarĝilon universitaten, kaj tio estas multe pli konvena (eĉ se mia komputilo estas MacBook Pro kaj ne Air).
  3. teknologio posted this