WWDC: Kaj mi ne ĉeestas
Ĉijare estas la unua kiam mi kaj unu miaj kunlaborantoj estis permesitaj iri al WWDC. Tiu estas la Mond-Vasta Konferenco por Disvolvantoj. (angle: world wide developer’s conference). Funkciigita de Apple por ties disvolvantoj. La konferenco okazas ĉi-semajne, kaj Apple jam anoncis multajn novaĵojn pri la operaciumoj por iPhone kaj Makintoŝo dum la ĉefa prezento. La estro de mia firmao permesis nin iri, li estis preta aĉeti por ni ambaŭ la flugbiletojn, kaj eĉ pagi por la hotela ĉambro en Sanfrancisko, kaj tiam, subite, tujtuj post la ekhavebleco de la konferencaj biletoj, ili estis forvenditaj… ĉiu lasta bileto. Nekredeble rapide ili vendiĝis. Bone por Apple. Malĝoje por ni.