Sed por havi diskuton tre multe oportunas la ebleco komenti la blogaĵojn, ĉu ne? Kial vi fermas tiun eblecon?
Alia konsidero: tumblr estas elpensita por mallongaj artikoloj, rapida referencoj, komunikado de interesaj ligiloj... via blogo ŝajnas alispeca, ĝusta tia kia normala "ne rapida" blogo. Ĉu ne prefere transiri al aliaj sistemoj de "normalaj blogoj" kiaj "blogger", "wordpress", "drupal"?
Unuapunkte, vi iom pravas. Diskuto bezonas pli ol unu diskutanto. Tamen, libera komentebleco, miaopinie, ne ĉiam estas la plej bona maniero havi seriozan diskuton. Tro ofte senseriozaj ĝenemuloj faras malhelpajn komentojn. Pli bonas, denove miaopinie, ke ni povas havi kontrolitan diskuton tiel kiel ni havas nun per mia respondo al viaj demandoj.
Duapunkte, al mi ne tre gravas por kio tumblr estis elpensita. Mi ankoraŭ memoras mian unuan sperton provante blogi per memgastigita versio de WordPress; La sperto ne estis ĝuebla. Mi ne volas uzi ĉiujn specialajn trajtojn de blogprogramaroj, mi nur volas havi simplan retejon kie mi povas afiŝi miajn vortojn kaj kie aliaj povas ilin vidi. Se tiu ne akordas kun la filosofio de tumblr, nu tiam mia blogo evidente ne estas verkita por tumblranoj.
Mia blogo havas propran retadreson, kaj estas por ĝuste tiu kiun mi mencias en la titolo, subtitolo kaj pria sekcio. Estas loko kie esperantistoj povas veni kaj legi miajn opiniojn pri teknologiaj temoj diversaj.