Teknologio

teknologio, komputiko, scienco kaj aliaj studemulaj temoj

0 notes

whynottryitall asked: Mi ĵus komencis sekvi vin. Ĉu vi konas aliajn Eo-parolantoj ĉi tie en Tumblr?

Dankon pro la sekvado de mi.  Tiu instigas min plu skribi.  Espereble aliaj esperantistoj trovos miajn vortojn interesaj.

Bedaŭrinde mi ne konas aliajn Tumblr Esperantistojn.  Suprizus min profunde se ili ne ekzistas, sed mi ofte trovas ke Esperantistoj nur volas paroli pri Eo aŭ pri lingvoj ĝenerale.  Mi volas diskuti teknologion kaj rilatajn temojn, kaj nur havi la diskuton en Esperanto.