lokinformoj kaj la fidindeco de komercmodeloj
Dum la pasinta semajno iu rimarkis ke la Apple iPhone enhavas sekretan dosieron kiu supozeble enhavas datumojn pri la lastaj multaj lokoj kie la telefono estis. Oni povas legi multe pli pri la afero en aliaj blogoj, do mi ne volas kovri la aktualaĵon mem. Mi preferus skribi iom pri la kromaferoj, pri la demandoj kiuj leviĝas pro kio okazis ĉe Apple.
Multaj blogoj donis opiniojn pri kiel malbona la problemo estas, kaj certe miaj ne Apple-ŝatantaj kunlaborantoj enŝovis la artikolojn en mian vizaĝon por montri finfine ke Apple estas malmorala monstro. Oni povus denunci min kiel Apple-lakeon, sed eĉ en la lumo de tiu novaĵo mi ne timis ke Apple volas spuri min. Kaj dum la sekvantaj tagoj ili faris anoncon pri la problemo. La priskribo estis sencoplena, kaj kelkajn tagojn post tiam programara ĝisdatigo haveblis kiu ĝustigis la funkciadon de la iPhone por ne reteni pli ol sep tagoj da datumoj, kaj kiu forviŝas la tutan lokdosieron tiam kiam oni malŝaltas lokservojn en la operaciumo.
La demando nun estas, ĉu mi efektive estas lakeo, kaj tro malsaĝa vidi la diferencon? Aŭ ĉu oni havas raciajn kialojn ne eksalti sur Apple-on kiam ili faras erarojn? Estu certe, mi pensas ke la tuta afero estis kaj estas makulo sur la reputacio de Apple, kaj tiuj estas malfacile forgeseblaj. Oni ja rajtas esti koncernataj kiam la programaro faras malfidindaĵojn, kaj oni ja metu premon sur Apple por ĝustigi la programaron. Samtempe ke ili kompreneble ne estas perfektaj, ili ja agis rapide por ĝustigi la situacion kaj forigi la identigitan problemon. Miaopinie, se oni volas kapabli akurate taksi la fidindecon de firmao, oni devas zorge konsideri kie kuŝas la interesoj de la firmao. Por fari tiun, oni pripensu, kiel la variaj firmaoj enspezas monon? De kie venas iliaj klientoj? Resume, kia estas iliaj komercmodeloj?
La respondo por ĉiuj firmaoj estas variaj. Google enspezas monon ne de la finuzantoj de siaj programaroj, sed de la aliaj firmaoj kiuj aĉetas reklam-spacojn kaj -tempojn ene de la Google programaroj, kiel en serĉretpaĝoj, aŭ en Gmail, aŭ eĉ sur la retpaĝoj de aliuloj. Do, por Google, la finuzanto ne estas ilia kliento. La reklamistoj estas iliaj klientoj. La reklamistoj tiel estas la fonto de mono kiu enpotencigas Google-on. Mi sciigas tiun ĉi ĉar en la kazo de Google, ili ne respondas al la finuzanto, ili respondas al la reklamistoj, al siaj klientoj. Ili havas intereson feliĉigi kaj ĝojigi la finuzanton, por ke ili revenu kaj revidu kaj resurklaku la reklamojn, sed tiu intereso estas pera intereso. Tia estas la komercmodelo de Google. Apple aliflanke ne havas tian komercmodelon. La finuzanto de la aparataroj kaj programaroj de Apple estas samtempe ilia rekta kliento. Apple havas intereson ĝojigi la finuzanton, ĉar estas la finuzanto mem kiu estos la morgaŭa fonto de ilia enspezo. La modeloj tre malsimilas unu la alian. Kaj, kiel la finuzantoj de Apple produktoj, ili respondas al ni. Estas en la rekta intereso de Apple certigi ke ni havas bonan feliĉan ĝojoplenan opinion pri ili kaj iliaj varoj. Kaj estas tial ke mi ne timas ke ili volu spuri min.