Teknologio

teknologio, komputiko, scienco kaj aliaj studemulaj temoj

0 notes

Teknoratia Malsukceso

Mi submetis na teknologio.net al technorati.com, ĉar technorati estas retejo kiu listas blogojn de ĉirkaŭ la mondo kaj faciligas trovi ilin.  Ie mi legis pri Esperantaj blogoj kaj iu tie forte sugestis ke mi enlistigu mian blogon ĉe technorati por ke ĝi estu trovebla.  Mi trairis la necesajn paŝojn kaj fine ricevis noton pri la stato de mia enlistiga peto, jen ĝi estas:

Traktado de neanglaj blogoj

La nova technorati.com fokusas je la angla-lingva blogosfero kaj ne plu povas plene subteni neanglajn blogojn.  Neanglaj retejoj ankoraŭ povas esti deklaritaj kaj ĉiuj ekzistantaj deklaroj plu validas, sed aktuale ni ne estas indeksantaj afiŝojn de neanglaj retejoj por serĉaj aŭ aŭtoritataj kalkuloj.

Ni dankemas ke multaj neanglaj blogantoj estas delongaj uzantoj de technorati kaj bedaŭras ke ni ne povas plu provizi plenajn servojn al la vigla multlingva blogosfero. Bedaŭrinde, ni simple ne havas la povon nek la rimedojn necesajn ĝuste elfiltri retejojn en lingvoj krom la angla kaj certigi ke neangla spamo ne poluu ĉiujn niajn datumbazojn kaj servojn.

Do.  Tiu estas la fina vorto pri kiel ili traktos mian esperantan blogon! Ili ja ne enlistigos ĝin.  Domaĝe.  Eble la multlingva blogosfero bezonas havas propran retejon kiu povas trakti niajn strangajn vortojn.

Filed under blogado