SEO kaj la interreto
Teorie la interreto estas sovaĝa virtuala spaco en kiu ĉiu informo estas same facile alirebla, kaj kie neniu regas. Estas preskaŭ anarĥia ĉielo. Ĉies opinio estas enretigebla, kaj neniu povas cenzuri la pensojn kaj vortojn de iu alia. Almenaŭ teorie.
SEO estas angla siglo kiu signifas, serĉila plejbonigado (Search Engine Optimization). Oni rapide forgesas ke nenio en la interreto estas trovebla sen serĉiloj, kaj la plej granda kaj plej potenca serĉilo estas Google. Ili estas preskaŭ sen konkurenco. Oni uzas serĉilon por entajpi serĉvortojn kaj tiu redonas liston de ligiloj, plej ofte kun mallongaj priskriboj. La rezultoj estas tiuj kiuj plej kongruas kun tio kion vi celas, laǔ la serĉila algoritmo. Sed, la interreto estas neimageble granda reto de interkonektitaj dokumentoj. Kiel la serĉilo povas decidi kiun paĝon oni preferas vidi se la serĉvortoj malbonŝance kongruas kun miloj da paĝoj? Kompreneble la serĉila algoritmo dependas forte je SEO.
Ĉu tio estas problemo? Nu, iamaniere jes. Unu el la misteraj manieroj kiel SEO funkcias estas uzi la kvanto da aliaj retejoj kiuj ligas al la celata paĝo por kalkuli kiel «grava» ĝi estas. Unuflanke tiu ŝajnas esti racia. Se mi serĉus por recenzo de libro, kaj estus kvin tiaj paĝoj, kaj unu el ili estus alligita de centoj da aliaj paĝoj, dum la aliaj kvar sidus kiel insuloj al kiu neniu ligus, ĉu ne estus racia konkludi ke mi volus trovi la plej alligitan paĝon antaŭ la aliajn? Jes. Aliflanke, tiu ĉi reduktas la tutan interreton al nenio pli ol populara konkurso. Anstataŭ kiel la interreto teorie unuformigas la alireblecon de informoj, denove ni trovas ke la potencaj, kaj popularaj povas esti pli facile trovitaj ol ĉiu alia. Fine, pro SEO la interreto ne plu estas sovaĝa spaco kie ĉiu estas egala.