Teknologio

teknologio, komputiko, scienco kaj aliaj studemulaj temoj

0 notes

Fundamenta problemo kun mediprotektismo

De multaj jaroj mi konsideras min mediprotektanto, viro kiu tiom ŝatas la medion kaj la naturan mondon ke li volas protekti ĝin kontraŭ trouzado aŭ eluziĝo eĉ se tio signifas ke li vegetaraniĝas.  Sed miaj plej ĵusaj pensoj pri la afero estas iom malpli optimismaj.

Estas granda problemo kiu alfrontas niaj deziroj por mediprotektismo.  Kaj tiu problemo baziĝas sur la fundamenta naturo de homo.  Psikologie, koncerni nin pri mediprotektado estas cedi nunajn profitojn aŭ al nia propra estonteco aŭ eĉ malpli tolereble al aliuloj.  Ĉu al aliuloj? Kiuj estas tiuj aliuloj? Ekzistas du grupoj, la generacioj de homoj kiuj ankoraŭ ne vivas, kaj ĉiuj niaj najbaroj kiuj ne dividas kun ni la saman sencon de protektema urĝeco. La baza problemo do ne kuŝas kun la benzino aŭ atmosfero nek kun la malpuraj akvoj nek la eluziĝotaj kampoj de fekunda grundo, tute ne. La baza problemo troviĝas en ni. Kaj tio ja estas grava problemo.

Dum la tuto de historio kaj multoble pli longe en la pasintecon, la homo ne kapablis detrui sian estontecon per iu ajn uzo de siaj naturaj rimedoj.  Tiu estas la realo en kiu la hombesto evoluis.  Ĉio devas esti komprenata ĝuste kiel la konsekvencoj de nia evolua historio.  Mi legis fenomene bonan libron de Steven Pinker, titolita La Pura Ardezo, La moderna malkonfeso de homa naturo. (The Blank Slate, The modern denial of human nature.)  Ene Pinker priskribas homan naturon kiel ĝi vere estas kaj eksplikas kial ĝi tielas, spite ke la plimulto forte preferus malakcepti tiajn faktojn.  En unu ekzemplo, li diskutas nuntempajn homojn kaj iliajn tendencojn pri la konservado de ilia mono, kaj la rolo de interezo tiurilate.  Resume, konservi monon per si mem estas bona praktiko por homo, sed mallogike homoj devas lerni tiun, kaj ofte devas esti forte konvinkitaj ke estas en ilia intereso fari tion antaŭ li aŭ ŝi efektive konservos.  Pinker demandas sin pri kial la homa menso funkcias tiel? Kial konservado de mono ne estas memevidente bona praktiko kiu ofertos multe da profitoj al ies persona estonteco? La solvo kuŝas en la historio de la evoluo de specioj.  Por la averaĝa homo dum praaj epokoj la ekzisto de lia estonteco estis malproksima de certa.  Tial investi en necerteco estis malpli saĝa ol investi en nuno.  Hodiaŭ nia socia medio estas ŝanĝanta pli rapide ol evoluo povas kompenci per ŝanĝoj en la homa naturo.  Tamen, la efiko estas bone videbla hodiaŭ en subsocioj de la unuamondaj landoj kie komunumoj de homoj estas malriĉaj kaj kie la krimproporcio estas alta, ekzemple en la centroj de grandaj usonaj urbegoj inter la homoj kiuj loĝas surstrate.  Tie ili neniam aŭ tre malofte ŝparas aŭ tempon aŭ monon por investi en sian estontecon!  La bedaŭrinda realo por ili estas ke oni tie multe pli probable mortos morgaŭ de paf- aŭ pik-vundo ol ke li vivos ĝis bona maljuneco.  La konservado de mono estas logika decido, kiu faras sencon nur kiam la investanto povas imagi ke li vivos pli longe ol li volas labori.

Tiu ĉi pri mono estas analoga ekzemplo kaj mi ne volas elĉerpi ĝian utilon, tamen konsideru, se oni investus unu stelon hodiaŭ, por ke li povu havi ĝin post unu jaro, kaj antaŭ unu jaro pasas li mortas, tio signifus ke neniam li estus uzinta tiun stelon.  Malbona investo por li. Aŭ eĉ pli forta argumento kontraŭ lia investemo, oni povus argumenti ke se li ne konservis tiun stelon, eble la uzo de ĝi povintus savi lin!  La tuta koncepto de interezo estas ke interezo pagas al investinto por lia cedo de nunaj profitoj.  Ĉar mi ne povas uzi mian monon nun, tio estas nuna malavantaĝo al mi, do mi nur volus fari tiun se oni pagas min por tiu ceda decido, por la persona risko kiun mi surŝultras.

Nu, ĉiu homo hodiaŭ estas en simila situacio, sed eble malpli evitebla.  La medio estas nia rimedo.  Ni povas profiti nun per la uzado de ĝi nun.  Tio inkluzivas la bruligadon de bezino kaj oleo, kaj la uzadon de elektra energio ĉiel kiel tiu povas utili.  Unukaze la situacio similas tiun pri la investo de mono.  Se mi ne bruligas benzinon nun, ekzemple se mi ne aĉetas aŭton, por ke mi havu benzinon en la estonteco, eble mi mortos neniam bruliginta iom ajn da benzino kaj neniam profitinta de tiu kiun mi konservis.  Kial do mi konservis?  Alikaze, la situacio estas multe malpli bona.  Malkiel mono, ni ĉiuj dividas la saman medion.  Do, imagu ke mi konservas benzinon por ke miaj infanoj kaj genepoj havu benzinon dum iliaj vivoj.  Tiukaze miaj nunaj najbaroj bruligos ilian benzinon anstataŭ mi, kaj tiam nek mi nek miaj idoj profitos de nia dividita limigita rimedo.

Verŝajne mi skribos pli pri tiu ĉi problemo en la venontaj monatoj.  Hodiaŭ mi volis doni al vi guston, pri kiu vi povas pensi.

Filed under scienco opinia