fido en teknologio
Aŭ ĉu mi pli akurate diru malfido en teknologio.
Mi preparis du artikolojn dum la pasintaj kelkaj tagoj, kaj ambaŭ estis forviŝitaj, por ĉiam perdiĝis, pro la programo BlogPress, kiun mi uzas en la iPado por verki. Tiu estas tre ĝena, kaj la perdo de laboro ĉiel malrapidigas la publikigon de artikoloj.
La problemo laŭ mi estas pro la interna naturo de iOS. En iOS supozeble oni neniam devas konservi dosieron. Fakte la koncepto de dosieroj estas nenie, ĉar kutime dosieroj kaj dosierumoj (programaroj kiuj organizas kaj strukturigas multegon da dosieroj) estas tro komplikaj por la averaĝa uzanto. Kaj principe mi konsentas. Sed, kiel do la iOS povas funkcii sen konscia konservado? La ideo estas ke ĉiu aplikaĵo estas informita tiam kiam la uzanto reiras al la hejmekrano per hejmbutona premo, kaj denove informita tiam kiam la aplikaĵo estos aŭtomate forpuŝota el memorilo. Tiu ĉi lasta estas alia afero kiun la uzanto neniam prisciu. La aplikaĵo, ecx kiam en la fono, ankoraŭ restas en memorilo kaj dume memoras sian staton. Sed kiam ĝi forpuŝiĝos el memorilo ĝi devas fari alian paŝon por aŭtomate konservi sian staton, inkluzive iun ajn dokumenton aŭ datumon kiun la uzanto estis pritraktanta. Se la aplikaĵo estis malbone programita povas esti ke ĝi silente forgesos la lastan staton aŭ eĉ malpli bone gravajn datumojn perdiĝos.
Alia punkto menciinda estas ke aplikaĵoj povas esti programita specife ke ili elmemoriĝos tuj kiam la hejma butono premiĝos. Unu ekzemplo estas la Apple-farita fotila/kameraa aplikaĵo por la iPhone. Sendepende de kie en la aplikaĵo la uzanto estis, kiam ĝi restartiĝas la uzanto trovos sin je gxia enkonduka ekrano. En tiu fotila aplikaĵo tio ne ŝajnas tre malbona, ĉiu foto ĉiam kaj fidinde estas konservita, sed, se oni provas sendi foton per retmesaĝo ene de la fotila aplikaĵo, kaj enmeze de tajpado eĉ hazarde foriras la aplikaĵon kaj tuj reenvenas, la retmesaĝo estos entute perdita, kaj nenia ebleco rehavi gxin ekzistas.
Kaze de BlogPress, ĝi ne funkcias tiel la fotila. Ĝi restos en memorilo kaj dume konservas la staton, sed kiam la uzanto uzos pli kaj pli da aliaj aplikaĵoj ĝi eventuale, kaj silente, forpuŝiĝos de memorilo, kaj tiam viaj nekonservitaj dokumentoj perdiĝos. En multaj manieroj iOS estas pli amika al nekomputile saĝaj uzantoj, sed pensu, neniam en la Mac OS aplikaĵo forĵetus nekonservitan dokumenton sen informigante la uzanton.