Teknologio

teknologio, komputiko, scienco kaj aliaj studemulaj temoj

0 notes

Interesa scienca fakto

Cxu vi sciis ke dum la printempa ekvinokso (kaj mi supozas ankaux la auxtuna) ovo povas ekvilibri sur sia pli granda fino? Multaj opinias ke tiu estas malebla, sed mi kaptis foton kiam mi sukcesis ekvilibrigi ovon cxi-pasintekvinokse sur la kuireja breto en la domo de miaj gepatroj.

Provu por vi mem, trovu ebena, malmola, glata surfaco, kaj prenu nekuiritan ovon de la fridujo. Tenu la ovon tiel ke gxia pli granda fino kusxas sur la surfaco kaj atendu iom gxis la internajxoj tute trankviligxos. Malrapide forprenu la manon, kaj vidu ke la ovo perfekte ekvilibros per si mem! Se unuafoje vi ne sukcesas, provu denove.

Memoru ke tiu plejversxajne nur funkcios dum la 2-3 tagoj cxirkauxantaj la ekvinoksoj.

Ĝisdatigo: Mia skeptika kunlaboranto serĉis google kaj malkovris ke estas mito ke ovo nur povas ekvilibri dum ekvinoksoj.  Ĝi ja povas ekvilibri, sed, laŭ aliaj, ĝi povas dum ĉiu tago de la jaro.  Mi provos post eble monato kaj raportos miajn eltrovojn. Intertempe, ĝuu la sezonon!





Filed under scienco