Daŭre mirigas min kiel Apple povas ĉiam malpligrandigi siajn aparatarojn kiel la nova iPad2. Ĝia maldikeco estas plej evidente kiam ĝi restas apud iPad1 ambaŭ ekransupren. La ekransupraĵo de iPad2 estas sub la plata rando de la iPad1. Nekredeble.
La t.n. inteligentaj kovriloj ankaŭ estas tre imponaj, ĉefe pro sia maldikeco, sed ankaŭ kiel ili kroĉiĝas. Laŭ la raportoj de tiuj kiuj disigis la iPad2, ĝi inkluzivas, kune kun la kovrilo, pli ol 30 magnetojn! Pluraj estas ene de la iPad2 mem tuj sub ties metala haŭto, kaj la aliaj estas en la kroĉilo kaj folio de la inteligenta kovrilo. Unu grava konsidero de Apple estis kiel fari la kovrilon tre maldika, kaj ili sukecesis per malortodoksa alpaŝo. Ĉar la kovrilo uzas magnetojn por alfiksigi sin, ĝi ne devas tute ĉirkaŭi la iPad2. Do, nur la vitro estas protektata, sed vidu la maldikecon! Genie.
