Teknologiaj blogistoj
Mi antauxnelonge komencis sekvi alian blogiston, http://shawnblanc.net.
Tiu cxi kiel cxiam estas en la angla. Li verkas sian blogon profesie de antaux mi ne scias kiom malmulte da tagoj. Do, estas iom interese kiel blogistoj faras siajn blogojn.
Mi legis artikolon pri kiel sukcesi kun via propra blogo. Unu el la cxefkonsiloj estis, skribu angle. Nu, mi ne havas tiun eblecon, kaj krome, mi iom ofendigxas pro la aludo ke ne anglaj blogoj ne povas sukcesi.
Do mi petas al cxiu esperantisto, subteni la blogistaron per legante iliajn vortojn.
La alia praktiko kiun mi vidas ne tre malofte estas la sxatbutona sistemo. Tiu, mi supozas estas ligita al Facebook aux alia sociareto, kaj funkcias por rangigi blogojn laux la sxatopinioj de la legantaro. Nu, mi pensas ke indikas iomete ke oni ne havas memfidon se li listigas la nomojn de cxiu sxatanto de sia blogo, sed krom tio sxajnas ke la sxatbutono povus ja helpi legontoj trovi ies blogon. Sed, mi preskaux certas ke esperantaj blogoj neniam povus konkurenci kontraux la torento de anglaj blogoj kiuj apude listigxus.
Do, cxu estas retejo kie E blogistoj povas submeti siajn retadresojn? Aux ecx pli bone, kie oni povas vocxdoni pri sia plej sxatata blogo?