Ĉu oni aĉetu la iPad 2 se li jam havas iPad 1?
Se vi ankoraŭ ne aĉetis iPadon ĉar vi atendis la malkatenon de versio 2, do ne hezitu aĉeti, mi tre rekomendus. Krom se estos neantaũviditaj problemoj kun la aparataro, kiu estas malprobabla, la nova iPado estas solida plibonigo sur kio jam estis tre bona. La programaro estas nur iomete ŝanĝita por subteni la novajn aparatojn, kiel la kameraojn, aŭ la giroskopon. La tute nova operaciumo, iOS v5 estas atendita esti havebla tuj kiam la somero alvenas, sed tiu ne estas kialo ne aĉeti la iPadon nun. Oni povos ĝisdatigi la operaciumon senpage kiam ĝi haveblos.
Estas iom alia demando, ĉu vi aĉetu la novan aparataron se vi jam havas version 1. Estas kelkaj gravaj aĵoj kiujn vi atentu. Mi listos tiujn jene:
1) La ekrano: bildera denseco, kvalito, grandeco
2) La operaciumo kaj akompanaj programoj
3) La procesora rapideco, memorila grandeco, konservkapacito
4) Aliaj novaj aparatoj
5) La grandeco kaj pezo de la tuto
Laŭ mi tiuj supraj aĵoj estas la plej konsiderindaj kiam vi konsideras ĉu valoras ĝisdatigi vian nunan aparataron. Ni diskutu ĉiun aparte.
1) Unue estas la ekrano. Antaŭ iu ajn oficiala anonco estis multaj onidiroj ĉirkaŭirantaj pri la ebleco ke la bildera denseco de la ekrano estus duobligita. Kiel ĝi okazis tiuj onidiroj ne plenumiĝis. Samtempe kun tiuj onidiroj estis la onidiro ke eble en la aŭtuno Apple malkatenus alian modelon de iPado, subtitolita Profesia. Ankaŭ tiuj onidiroj nun estas forgesitaj pro la diraĵoj de Jobs dum lia presento.
Kial oni zorgas pri la bildera denseco? Ĉefe pro la iPhono 4. Ties ekrano havas tiom multe da bilderoj ke ĝi bildigas tekston klarege kaj tre legeble. Kiam oni komparas la ekranklarecon de la iPhono 4 al la iPado 1, tuj estas videbla la malpli densa ekrano en la iPado. Nu, la iPado 2 havas la saman densecon. Tiu ne signifas ke ĝi ne estas aĉetinda, la ekrano de nenia alia tabuleta komputilo havas konsiderinde pli altan densecon. Nur signifas ke ni devas atendi espereble ĝis versio 3 por pli densa ekrano.
La kvalito de la ekrano mem estas simila al la originala, kaj la grandeco identas je 9,7 coloj, angulon al angulo.
2) La operaciumo, kiel mi menciis supre, estas pli mal pli ankoraŭ sama kiel antaŭaj iOS4 versioj, kiu jam estas havebla en la iPado 1. Nur kelkaj malvideblaj ŝanĝoj estas tie por subteni la novajn aparatojn. Kaj, pri la programaro ĝenerala, kelkaj novaj programoj, kiel Fotobudo, estas novaj. La nova iMovie (programo por krei kaj modifi filmetojn) estas elŝutebla por la iPado 1, sed kelkaj funkcioj ne haveblos, ekz. ĉar kameraojn la iPado 1 ne havas.
Oni notu ke je la unua tago preskaũ ĉiu programo en la AppStore estis verkita por operacii bone sur la iPado 1, sed dum tempo antaŭeniĝas pli kaj pli da programoj ekekzistos kiuj aŭ bezonas la pli rapidan aparataron de la nova iPado aŭ almenaŭ funkcios multe pli glata sur ĝi. Sed tiu estas en la estonteco. Kiom da tempo bezonos la programistoj por eldoni novajn programojn kiuj postulas pli rapidan aparataron oni ne povas diveni. Laŭ mia persona opinio tiu tago ne estas hodiaŭ.
3) Kaj la ĉi-suprajn komentojn alportas nin al la diskuto pri la procesoro, memorilo, kaj konservkapacito de la nova iPado. La procesoro estas ĝisdatigita, kaj ili reklamas ke ĝi estas duobla rapida. Oni notu ke la efektiva rapideco estas neŝanĝita, tiu restas ĉe 1ghz, sed nun estas du procesoraj kernoj. Historie du kernoj je la sama rapideco ne funkcias duoble rapide ol unu kerno kiu mem estas duobla rapida. Sed tiu nur estas historio, kaj multaj novaj teknikoj ebligas du aŭ multajn kernojn esti pli bone ekspluatitaj. La krudaj ciferoj de la rapidpliboniĝoj estas legeblaj ĉe daringfireball.net.
Kio plej gravas, kiel John Gruber ĝuste mencias, estas la sento de la rapideco. Kaj laŭ liaj spertoj ĝi sentiĝas esti multe pli rapida preskaŭ ĉiumaniere. Ĉefe rimarkeble dum malfermantaj programoj aŭ ŝanĝantaj inter programoj. Tiu estas bonega novaĵoj, sed oni devas decidi por si mem ĉu tiu pli rapideco super versio 1 valoras la prezon por nova versio nur monatoj post la aĉeto de la originala. Por mi, plejverŝajne ne.
La memorilo ankaû estas duobligita. Tiu ĉi havas, denove, nur sentan efikon je via sperto kun la sistemo. Ekzemple Safari povos enteni pli da paĝoj en memorilo sen devonte reelŝuti la paĝon, kaj vi povos ŝanĝi inter pli da programoj kun malpli da atendotempo inter tiuj.
La konservkapacito, ironie, estas tiu kiu estas plej rimarkebla de la uzanto. Ĝi determinas kiom da kantoj kaj aplikaĵoj kaj filmoj la uzanto povas havi kun si en siaj manoj, kaj la konservkapacito estas ekzakte samgranda kiel en versio 1. Se vi, kiel mi, aĉetis la plej grandan, do la novan ofertas ne pli.
4) La plej evidenta diferenco ĉi tie estas la du kameraoj, unu sur la fronto kaj la alia en la angulo de la malantaŭo. Kelkaj blogistoj estas notantaj ke la kvalito de la kameraoj estas malalta. Sed la iPado 1 havis nenian, do malaltkvalita eble estas pli utila ol tio. La kameraaj aparatoj mem estas supozata esti la samaj kiel tiuj en la 4a iPod Tuŝ’.
Ankaŭ por ludludantoj estas la giroskopo. Povas esti ke tiu estas uzota en aliaj aplikaĵoj ankaŭ.
5) Eble la plej alloga aspekto de la iPad 2 estas ke ĝi estas multe pli maldika, kaj iom malpeza ol la antaŭa versio. Mi ofte kuŝas enlite kaj tenas la iPadon en la aero super mia vizaĝo por legi. Sed post nelonge ĝi fariĝas tro pezo por komforte teni tiel. Do la malplipezeco estas bonvena pliboniĝo.
Mia fina vorto estas ke la iPad 2 estas bona pliboniĝo super la antaŭa versio, ofertas kelkajn avantaĝojn, sed ĝi ne estas tute aŭ plene redesgnita al kiu Jobs aludis. Sed tiu nur signifas ke la originala estis tre bone farita ke ne multe devis esti plibonigita! Nur vi kaj viaj propraj bezonoj povas determini se ĝisdatigo farindas. Laŭ miaj bezonoj, mi povas atendi ĝis la 3a.