iPado kontraŭ Xumo
Tiuj kiel Steve Jobs proklamis ke pasintjaro estis la jaro de la iPado, kaj dum la ĵus pasinta spektaklo dum kiu li malvualigis la novan iPadon, version 2, prognozis ke ĉi-jaro estos la jaro de iPad 2. Nu, ni ĉiuj scias ke Jobs estas bone konata por sia hiperbola dirmaniero, sed eble li ne malpravas.
La novaj konkurantoj en la spaco havas kelkajn novajn eblecojn kiuj pliproksimigas sin al la iPado, sed, laŭ miaj personaj opinioj, tiuj ne sufiĉos por detronigi la iPadon. Almenaŭ ne ĉi-versie. Mi ankoraŭ ne provis la novan operaciumon de Google, Android 3, kodnomita mielĉelaro (Honeycomb.) Kaj estas mia kompreno ke multaj aĵoj estas plibonigitaj, sed tiu ne necese signifas ke nun, post la plibonigoj, mielĉelaro havas samkapablecojn aŭ pli grave sam- aŭ plialt-nivelon de rafineco kiel iPado. Por esti malpreciza, ĉiu versio de androido antaŭ mielĉelaro estis ŝerco. Tiuj simple ne estis merkatpretaj, sed la firmaoj kiuj malkatenis ilin al la publiko faris tiun senhonte ĉar ili havis nenian alternativan eblecon. Do, ili anstataǔ malkatenante nenion, malkatenis malpretan produkton, kaj tiu tuj evidentiĝas kiam oni uzas iun eĉ dum nur minuto.
Permesu min doni ekzemplon. Kiam la sepcola modelo de la Motorola Galaxy Tab estas orientata horizontale, tiu estas tiel ke la ekrano estas multe pli larĝa ol alta, oni atendas ke kiam la klavaro aperos ĝi plenigos la malsupran duonon de la ekrano. Tiu atendo estas pravigebla, unue ĉar tiel faras la iPado kaj en malpli granda formato ankaŭ la iPhono. Due ĉar la Tab mem funkcias tiele kiam orientata vertikale. Do, kio ja okazas kiam ĝi orientiĝas horizontale? Ridinde, tute senutile, la klavaro aperas kun ĝuste la sama grando kiel ĝi havas en vertikala modalo, sed, nun ĝi estas nur mezigita kaj flankita de grandaj blankaj kvadratoj de tute ne uzebla ekrana spaco! Estas terure.
Mi atendas okazon provi la operaciumon, mielĉelaron. Sed ĝis tiam mi nur povas esperi ke multegaj problemoj estas korektitaj por ke preter tiuj la sistemo vere povas konkuri kontraŭ la iPado.