Enkonduka afiŝo
Saluton al la Esperanta mondo.
Hodiaŭ mi komencas novan projekton blogi en Esperanto, sed post tiu ĉi afiŝo ne plu mi parolos pri Esperanto mem. Tiu ĉi blogo, nomita simple, “Teknologio,” estas loko por mi elverŝi miajn pensojn kaj opiniojn pri kio okazas en la mondo de teknologio, sed ankaŭ iom pli ĝenerale pri scienco, komputiloj kaj pli.
Mi laboras tage kiel ret-programisto. Mi estas ĉiutaga leganto de kelkaj aliaj blogoj. Laŭ mi nur daringfireball.net nomindas. John Gruber havas tre akran pensmanieron kiu kaptas tion kio mi opinias estas la plej proksima al la vero, kun rigardo al Apple kaj ties pozicio en la merkato kaj la teknologia pejzaĝo. Do, ne estu suprizita se mi mencias lian nomon aŭ tiun de Apple.
Noto pri ĉapelitaj literoj esperantaj, mi penos uzi UTF-8 karakterojn kiam eble plej ofte. Sed mi esploras la ideon uzi iPhonon aŭ aliajn rimedojn por afiŝi novajn artikolojn, do povas esti ke de tempo al tempo artikolo uzos la x-sistemon. Persone, mi preferas tiun super la h-sistemo, ĉar kelkaj ambiguoj povas ekzisti en h- kiu ne ekzistas en x-.
Do, ĝis la venonta, kaj mi esperas ke vi ĝuos legi Teknologion!
Gregorio.