Daringfireball ligis al interesa bildo pri la ĉiam leviĝanta valoro de Apple dum la pasintaj jardekoj. Tiam li uzas tiujn informojn por demandi kiun oni povus aĉeti kontraŭ 8,5 miliardo da usonaj dolaroj? Li skribis:
“Kontraŭ nur 7,5 miliardaj dolaroj usonaj, oni povus esti aĉetinta Apple – en Januaro 2004. Tiu lasus 1 miliardon da dolaroj por inventi tempomaŝinon.”
Nekredeble ke Apple valoris nur 7,5 miliardon da dolaroj antaŭ sep jaro. Ĉu skajpo havas la saman valoron nun kiom havis Apple en 2004? Estas dubinda.
Filed under opinia
Freŝdate mi atentas multe kiel plej bone kompari vicojn de literoj, efektive de unikodaj signoj, senzorge pri la ĉapeloj. Krom ĉapeloj mi ankaŭ volas kompari signojn kiuj estas proksimume similaj. Unu ekzemplo de ĉi lasta estas: Se en unu signovico oni uzas la unuopa unikoda signo por kopirajto, la c en malgranda cirklo, sed iu alia uzas tri sinsekvaj signoj, (c). Iusence, gravasence fakte, tiu trilitera sinsekvo estas uzata por signfi ĝuste la sama kiel la speciala unikoda kopirajtsigno.
Do, mi volas verki metodon de signovica objekto, en mia programara projekto, kiu ebligas al la programisto kompari signovicojn senzorgante pri aŭ la literaj ĉapeloj aŭ la maniero uzita esprimi oftajn simbolojn. La komparo redonus jese aŭ nee pri la ekvivalenteco de la du vicoj. Ekzemploj donindas: (donotaj en Javaskripto, kaj parte angle)
var vicoA = “Copyright © 2011, Gregorio Naçu”;
var vicoB = “Copyright (c) 2011, Gregorio Nacu”;
Mia familia nomo (kiu estas rumanidevena, sed francigita kiam la avo enmigris montrealon) havas kromsignon sub la c. Ankaŭ la kopirajtsigno estas esprimita malsame. Mi volas ke rezulto, malsupra-ekzemple, redonu jese:
var rezulto = vicoA.komparuSenzorganteCxapeloj(vicoB);
Por fari tiun mi estas studanta kiel unikodo funkcias, kaj serĉas tabelojn kiuj listas ekvivalentajn sinsekvojn de signoj. Multaj solvoj abundas en la reto sed plej ofte tiuj estas nekompletaj kaj nur kovras latindevenaj signoj. Mi volas havi tabelon multe pli ampleksa kiu povas kovri la grekan, rusan, hebrean kaj aliajn alfabetojn, kaj kiu ankaŭ listas uzindajn ekvivalentojn inter unusignaj simboloj kaj multlsignaj tamen pli oftaj signaj simbolsinsekvoj.
© == (c)
÷ == /
½ == 1/2
Kaj tiel plu. Se vi, kara leganto, havas iajn helpajn sugestojn, b.v. sendi mesaĝon al mi.
Filed under programado
Dum la pasinta semajno iu rimarkis ke la Apple iPhone enhavas sekretan dosieron kiu supozeble enhavas datumojn pri la lastaj multaj lokoj kie la telefono estis. Oni povas legi multe pli pri la afero en aliaj blogoj, do mi ne volas kovri la aktualaĵon mem. Mi preferus skribi iom pri la kromaferoj, pri la demandoj kiuj leviĝas pro kio okazis ĉe Apple.
Multaj blogoj donis opiniojn pri kiel malbona la problemo estas, kaj certe miaj ne Apple-ŝatantaj kunlaborantoj enŝovis la artikolojn en mian vizaĝon por montri finfine ke Apple estas malmorala monstro. Oni povus denunci min kiel Apple-lakeon, sed eĉ en la lumo de tiu novaĵo mi ne timis ke Apple volas spuri min. Kaj dum la sekvantaj tagoj ili faris anoncon pri la problemo. La priskribo estis sencoplena, kaj kelkajn tagojn post tiam programara ĝisdatigo haveblis kiu ĝustigis la funkciadon de la iPhone por ne reteni pli ol sep tagoj da datumoj, kaj kiu forviŝas la tutan lokdosieron tiam kiam oni malŝaltas lokservojn en la operaciumo.
La demando nun estas, ĉu mi efektive estas lakeo, kaj tro malsaĝa vidi la diferencon? Aŭ ĉu oni havas raciajn kialojn ne eksalti sur Apple-on kiam ili faras erarojn? Estu certe, mi pensas ke la tuta afero estis kaj estas makulo sur la reputacio de Apple, kaj tiuj estas malfacile forgeseblaj. Oni ja rajtas esti koncernataj kiam la programaro faras malfidindaĵojn, kaj oni ja metu premon sur Apple por ĝustigi la programaron. Samtempe ke ili kompreneble ne estas perfektaj, ili ja agis rapide por ĝustigi la situacion kaj forigi la identigitan problemon. Miaopinie, se oni volas kapabli akurate taksi la fidindecon de firmao, oni devas zorge konsideri kie kuŝas la interesoj de la firmao. Por fari tiun, oni pripensu, kiel la variaj firmaoj enspezas monon? De kie venas iliaj klientoj? Resume, kia estas iliaj komercmodeloj?
La respondo por ĉiuj firmaoj estas variaj. Google enspezas monon ne de la finuzantoj de siaj programaroj, sed de la aliaj firmaoj kiuj aĉetas reklam-spacojn kaj -tempojn ene de la Google programaroj, kiel en serĉretpaĝoj, aŭ en Gmail, aŭ eĉ sur la retpaĝoj de aliuloj. Do, por Google, la finuzanto ne estas ilia kliento. La reklamistoj estas iliaj klientoj. La reklamistoj tiel estas la fonto de mono kiu enpotencigas Google-on. Mi sciigas tiun ĉi ĉar en la kazo de Google, ili ne respondas al la finuzanto, ili respondas al la reklamistoj, al siaj klientoj. Ili havas intereson feliĉigi kaj ĝojigi la finuzanton, por ke ili revenu kaj revidu kaj resurklaku la reklamojn, sed tiu intereso estas pera intereso. Tia estas la komercmodelo de Google. Apple aliflanke ne havas tian komercmodelon. La finuzanto de la aparataroj kaj programaroj de Apple estas samtempe ilia rekta kliento. Apple havas intereson ĝojigi la finuzanton, ĉar estas la finuzanto mem kiu estos la morgaŭa fonto de ilia enspezo. La modeloj tre malsimilas unu la alian. Kaj, kiel la finuzantoj de Apple produktoj, ili respondas al ni. Estas en la rekta intereso de Apple certigi ke ni havas bonan feliĉan ĝojoplenan opinion pri ili kaj iliaj varoj. Kaj estas tial ke mi ne timas ke ili volu spuri min.
Filed under programaro opinia
Mikrosofto anoncis ke ili estas en la procezo acxeti skajpon, kontraux 8,5 miliardo da usonaj dolaroj. Skajpo nun havas 170 miliono da aktivaj uzantoj, sed laux tiu kiu diris skajpo nur unu procento el tiuj estas pagantaj. Iusence, mikrosofto pagos proksimume po 5,000 dolarojn por cxiu paganta uzanto.
Skajpo ne estas profita firmao, gxis nun, kaj ecx havas preskaux miliardodolaran sxuldon, kiu estas kalkulita ene de la 8,5 miliarda prezo. Kiel do mikrosofto esperas profiti de tiu acxeto? Supozeble ilia interna analizo kosta apogigxas sur la espero ke nunaj skajpuzantoj tranformigxos al vindoza posxtelefona sep uzantoj. Ni devas atendi por vidi cxu tiu efektive okazos.
- afisxita per BlogPress por iPad
Filed under opinia programaro
Mi submetis na teknologio.net al technorati.com, ĉar technorati estas retejo kiu listas blogojn de ĉirkaŭ la mondo kaj faciligas trovi ilin. Ie mi legis pri Esperantaj blogoj kaj iu tie forte sugestis ke mi enlistigu mian blogon ĉe technorati por ke ĝi estu trovebla. Mi trairis la necesajn paŝojn kaj fine ricevis noton pri la stato de mia enlistiga peto, jen ĝi estas:
Traktado de neanglaj blogoj
La nova technorati.com fokusas je la angla-lingva blogosfero kaj ne plu povas plene subteni neanglajn blogojn. Neanglaj retejoj ankoraŭ povas esti deklaritaj kaj ĉiuj ekzistantaj deklaroj plu validas, sed aktuale ni ne estas indeksantaj afiŝojn de neanglaj retejoj por serĉaj aŭ aŭtoritataj kalkuloj.
Ni dankemas ke multaj neanglaj blogantoj estas delongaj uzantoj de technorati kaj bedaŭras ke ni ne povas plu provizi plenajn servojn al la vigla multlingva blogosfero. Bedaŭrinde, ni simple ne havas la povon nek la rimedojn necesajn ĝuste elfiltri retejojn en lingvoj krom la angla kaj certigi ke neangla spamo ne poluu ĉiujn niajn datumbazojn kaj servojn.
—
Do. Tiu estas la fina vorto pri kiel ili traktos mian esperantan blogon! Ili ja ne enlistigos ĝin. Domaĝe. Eble la multlingva blogosfero bezonas havas propran retejon kiu povas trakti niajn strangajn vortojn.
Filed under blogado
Mi ĵus submetis teknologio.net al technorati.com por listiĝi, kaj parto de la agordprocezo estas ke mi devas montri tiun ĉi kodon en afiŝo kiu videblas en mia blogo: 3NEGF8JPF364
Do, espereble tiu sufiĉos.
Filed under blogado
Studemulo estas speciala subspecio de la homa besto kiu fieras pro sia kapablo solvi komplikajn problemojn per la plej sprita kaj konciza maniero ebla.
aldono: Tiu estas kial komputilaj programantaj studemuloj tiom ŝatas «regulajn esprimojn»
Filed under opinia ĝenerala
Teorie la interreto estas sovaĝa virtuala spaco en kiu ĉiu informo estas same facile alirebla, kaj kie neniu regas. Estas preskaŭ anarĥia ĉielo. Ĉies opinio estas enretigebla, kaj neniu povas cenzuri la pensojn kaj vortojn de iu alia. Almenaŭ teorie.
SEO estas angla siglo kiu signifas, serĉila plejbonigado (Search Engine Optimization). Oni rapide forgesas ke nenio en la interreto estas trovebla sen serĉiloj, kaj la plej granda kaj plej potenca serĉilo estas Google. Ili estas preskaŭ sen konkurenco. Oni uzas serĉilon por entajpi serĉvortojn kaj tiu redonas liston de ligiloj, plej ofte kun mallongaj priskriboj. La rezultoj estas tiuj kiuj plej kongruas kun tio kion vi celas, laǔ la serĉila algoritmo. Sed, la interreto estas neimageble granda reto de interkonektitaj dokumentoj. Kiel la serĉilo povas decidi kiun paĝon oni preferas vidi se la serĉvortoj malbonŝance kongruas kun miloj da paĝoj? Kompreneble la serĉila algoritmo dependas forte je SEO.
Ĉu tio estas problemo? Nu, iamaniere jes. Unu el la misteraj manieroj kiel SEO funkcias estas uzi la kvanto da aliaj retejoj kiuj ligas al la celata paĝo por kalkuli kiel «grava» ĝi estas. Unuflanke tiu ŝajnas esti racia. Se mi serĉus por recenzo de libro, kaj estus kvin tiaj paĝoj, kaj unu el ili estus alligita de centoj da aliaj paĝoj, dum la aliaj kvar sidus kiel insuloj al kiu neniu ligus, ĉu ne estus racia konkludi ke mi volus trovi la plej alligitan paĝon antaŭ la aliajn? Jes. Aliflanke, tiu ĉi reduktas la tutan interreton al nenio pli ol populara konkurso. Anstataŭ kiel la interreto teorie unuformigas la alireblecon de informoj, denove ni trovas ke la potencaj, kaj popularaj povas esti pli facile trovitaj ol ĉiu alia. Fine, pro SEO la interreto ne plu estas sovaĝa spaco kie ĉiu estas egala.
Filed under blogado opinia