Freŝe estas multa bruo pri la samaspekteco inter kelkaj komputilaj desegnoj kaj ekzistantaj Apple produktoj. Vidu tie kaj tie ĉi. Konsentite, la desegnoj estas kopioj de la MacBook Air. Mi eĉ posedas MacBook Air-on, kaj kiel franda ĝi estas.
Iom pripensinta la aferon tamen mi alvenas al demando interesa. Kiel du aparatoj povas malsamiĝi se la celo de ambaŭ estas minimumigi la nombron da videblaj kvalitoj? Kiam aparatoj havas multajn butonojn kaj estas grandaj kaj multflankaj estas facile ke ili estu malsamaj en aspekto. Sed kun hodiauaj poŝtelefonoj, ekzemple, la ĉefa interfaco estas la ekrano, kaj ili ĉiuj estas maldikaj kaj havas nur kelkajn butonojn, la kruta ebleco esti malsama konsiderante tiajn limigojn estas malmultnombra.
Kiom da manieroj ekzistas por krei aspekton de aparato kiu havas mil butonojn? Sed kiom da kombinoj ekzistas por aparato kun unusola butono? Aŭ la butono estas sur la surfaco aŭ la rando. Se ĝi estas sur la surfaco, aŭ supre de la ekrano aŭ malsupre, aŭ dekstre aŭ maldekstre. Tie aŭ en la mezo de tiu flanko aŭ je iu flanko. Sed tiuj nur estas 12 eblaj lokoj. Kaj kelkaj estas evidente malkonvenaj do reale estas nur 4 aŭ 5 eblaj lokoj.
Mia punkto estas ke kiam aparatoj forverŝos siajn videblajn kvalitojn en la ĉaskurado al simpleco ili pli kaj pli alproksimiĝas al nenieco. Kaj iu nenio ĝuste identas alian nenion. Pli kaj pli niaj poŝtelefonoj, tabulkomputiloj kaj porteblaj komputiloj samaspektiĝos pro la leĝoj de logiko.
Filed under opinia aparataro programaro
Ĉu ni ĉiuj estas nur peonoj en la grandludo de Naturo? Iutage mi tiel opinias.
Filed under ĝenerala
Mi antaŭ ne longe aĉetis novan MacBook Air. Vi povas plenlegi pri ties statistiko kaj konstruplanoj en la oficiala retejo. Sed unu afero malofte menciita estas ke la longdaŭra baterio havas plian avantaĝon ol la kutimaj pripensitoj. Oni ofte citas la avantaĝon ke longdaŭra baterio ebligas uzadon en aviadilo, ekz, kie oni ni havas elektringon. Sed, tie oni eble ne havas elektringon tamen ankoraŭ kunportas la elektrilon. La malofte pripensita vero estas tiu ke se oni uzas sian komputilon je la laborejo kaj volas kunporti ĝin hejmen por la vespero, la baterio travivas sufiĉe longe ke li ne devas kunporti la elektrilon hejmen entute. Kaj, komputilo sen elektrilo estas preskaŭ duoble malpli peza, kaj multe pli konvena por teni, eĉ sen sako.
Filed under aparataro
Mia laborestro plej perfekte kaptis la senton pri la sankondiĉoj de Steve Jobs.
“What a fuckin’ ripoff.”
“Kia fika fiforŝtelo.”
Steve Jobs havas nur kvindek-ses jarojn. Li estas juna, preskaŭ dek jarojn for de la kutima emeritiĝa aĝo. Li amas sian postenon, li amas sian firmaon, li amas sian vivon, kaj li estas unu el la plej interesaj geniuloj de nia epoko, sed malgraŭ ĉiuj ĉi li estas mortminacata. Fato fiforŝtelas ion de li, kaj ion specialan, iun unikan, de la tuta homaro.
Havu multajn sanajn jarojn antaŭ vi Steve. Ni amas cin.
Filed under opinia ĝenerala
<http://www.aaronsw.com/weblog/googevil>
Guglo estas uzanta la frapfrazon “Ne estu malbona” por sinpriskribi ekde almenaŭ la komenco. Kaj, prave notite, multaj nun provas diri ke Guglo kondutas malbone ĉiam kiam ĝi faras ion ajn por profiti. La rezulto estas ke nova generacio de harfendemuloj kreskadas, kiel la aŭtoro de la supre ligita artikoleto.
Mi ne opinias ke guglo estas malbona, sed mi ja opinias ke ties frapfrazo estas stulta kaj sensignifa. Eĉ la koncepto de malbono estas nebula, do, kion tiu eble povas signifi en la kazo de porprofita interreta firmao? Mi malakceptas la argumenton proponitan ke malbono okazas kiam la firmao transiras la linion de misuzo de siaj klientoj. La diferenco inter kio helpas kaj kio malhelpas estas tro malklara. Se la uzanto ne trovas la servicon helpa do kial li ĝin uzas? La nocio de malbono estas malklariga kaj por klare pensi pri la situacio oni forlasu tiun.
Estas praktikoj de Apple kiujn mi ne tro ŝatas, kaj estas praktikoj de Guglo kiuj ankaŭ ne plaĉas al mi. Oni uzu la servicojn kiujn li preferas, kaj kiuj malinstigas lin pro malplaĉaĵoj la malplej multe. Ĉiu alia debato pri la relativa malboneco de tiu aŭ tiu ĉi firmao estas nura harfendadaĉo.
Filed under opinia
Ĉijare estas la unua kiam mi kaj unu miaj kunlaborantoj estis permesitaj iri al WWDC. Tiu estas la Mond-Vasta Konferenco por Disvolvantoj. (angle: world wide developer’s conference). Funkciigita de Apple por ties disvolvantoj. La konferenco okazas ĉi-semajne, kaj Apple jam anoncis multajn novaĵojn pri la operaciumoj por iPhone kaj Makintoŝo dum la ĉefa prezento. La estro de mia firmao permesis nin iri, li estis preta aĉeti por ni ambaŭ la flugbiletojn, kaj eĉ pagi por la hotela ĉambro en Sanfrancisko, kaj tiam, subite, tujtuj post la ekhavebleco de la konferencaj biletoj, ili estis forvenditaj… ĉiu lasta bileto. Nekredeble rapide ili vendiĝis. Bone por Apple. Malĝoje por ni.
Filed under programado
Mi verkis mian unuan artikolon por la Esperanto Revuo, Kontakto! Ĝi temas pri “Kial aktualaj komputiloj ne povas krei artefaritan intelekton,” kaj aperos venontan monaton.
Atendu ĝin!
Filed under ĝenerala blogado
Sub la ondo de novajxo kiu diras ke influaj investofirmaoj vokas por la rezigno de Steve Ballmer, ni jxus lernis ke Mikrosofto eltiras pli da mono el androidaj posxtelefonoj ol el sia propra vindoza-7 telefono. Kiel tiu povas esti?
Filed under opinia
Mi legis universitatan paperon en la reto hieraux pri proponitaj sciencaj eksperimentoj kiuj, supozeble, povus elmontri la gradon de libera volo kiom havas la subjekto de la eksperimento. Nu, la subjekto cxiam proponita estas besto, neniam sugestita estis homo. Fakte li specife volis kompari ranojn kaj senvostsimiojn.
La eksperimento metas la beston en situacion kie gxi povas kalkuli la rezulton de siaj agoj, kaj kiu mezuras la eblecon de la besto fari decidojn surbaze de tio kio estas la plej bona rezulto por gxi.
Estis supozita ke la simio senvosta (pli inteligenta ol la vosta vario) povus kalkuli enmense ke unu ebleco malpli bonas la alian kaj libere fari la decidon elekti la pli bonan. Dume, la rano, estis supozita, ne havas tiun mensan kapablon, kaj cxiam respondas rekte al siaj sensinformoj.
La eksperimentoj, laux mia kompreno, neniam faritas kaj restas nur scienca propono. Sed, levigxas kompreneble la demando, kio estas libera volo? Kunlaboranto mia argumentis ke tiu kiu estas la pli bona ebleco povas esti determine kalkulita. Kaj, do, se la simio elektas tiun kiu pli bonas cxiam, ankoraux gxi ne havas liberan volon.
Filosofie li pravas. Sed filosofie oni povas determini cxiun kiu estas teorie determinebla sen atente kiel komplikaj estus la kalkuloj en realo.
Eminentaj sciencistoj kaj libroverkistoj, kiel Steven Pinker kaj Douglas Hofstader, proponas ke libera volo estas abstrakta nocio al kiu oni alvenas kiam teorie determineblaj sistemoj estas tro komplikaj kaj tro malgrandskalaj por efektive esti determinataj en realtempo en la fizika mondo. Tiam ni nomas la precezon nedeterminebla, aux libera.
La cxefekzemplo estas la homa cerbo. Ecx se gxi estas fizika masxino, kaj fundamente determinebla, en la reala mondo por determini ties estontajn decidojn oni devus havi kompletan bildon de la nuna stato de la tuto, kiu estas malebla sen mortigante la homon. Plie, ecx se ni havus tian kompletan bildon oni devus esti kapabla fari la kalkulojn kiujn la cerbo faros, perfekte, kaj multe pli rapide ol gxi por havi eblecon antauxvidi tion kion gxi konkludos. Modeli la fizikan mondon, kaj simuligi gxin en realtempo farigxas fundamente malebla tuj kiam la simulita sistemo transiras certan limon de komplikeco. Kiu certe la homa menso transiris antaux centaj milionoj da jaroj.
-afisxita per iphona blogpress.
Filed under opinia scienco programado artefarita intelekto
Post ne tro multe da tempo mi sukcesis trovi la bonan solvon de la afero kiel kompari signovicojn faritajn el unikodaj signoj.
La magia serĉtermino en google estas: UnicodeData.txt
Tiu ĉi doserio enhavas ĉiun signon de la tuta unikoda signaro. Ĉiu vico listas unue la unikodan signan ciferon plus aldonaj informoj pri la signo, apartigitaj per punktokomoj. Tiu respondas preskaŭ ĉiujn miajn demandojn.
Ekzemple, ni havas la “angstrom” signo, kiu estas ia scienca aŭ matematika simbolo konsistante el majuskla A kun cirkleta supersigno. Ties unikoda cifero estas 212B. En alia kolumno de la sama vico listiĝas ke tiu ĉi estas kongrua kun unikoda signo 00C5 kiu nomiĝas ne “angstrom” sed nur latina signo A kun supera cirkleta signo, memevidente identaj signoj. Tiam la 00C5 vico listas ke tiu ĉi estas kongrua kun du signa sinsekvo 0041 030A. 0041 estas la unikoda cifero por la latina A sen ĉapeloj. Notu ankaŭ la brilon de unikodo, ke tiu 0041 samas kun 41 en ASCII. 030A listiĝas en la dosiero aliloke kun la priskribo: Kombinanta cirkleto supera. (Combining ring above.) Aliaj informoj en tiu vico indikas ke 030A ne okupas spacon per si mem, sed nur povas esti uzata kombine kun aliaj signoj.
Sprita uzo de tiu ĉi ampleksa datumbazo-en-tekstodosiero ebligas min, kaj nin ĉiujn, sukcese kompari signovicojn faritajn el malsamaj unikodaj signoj, je kiu ajn grado de kongruo kiun la programisto deziras.
Mia sola lamento pri la datumbazo, sed kun kiu mi lernos vivi, estas ke la kopirajta signo estas listigita kiel tiu tute ne havas kongruan sinsekvon. Laŭ mi la logika kongrua sinsekvo estus la tri ASCII signoj (c). Sed la unikoda verkistoj malkonsentas tiun opinion. Aliflanke, kaj ĝoje la unuopa signo por unu duono ja listas la tri signojn 1/2 kiel ekvivalenton. Tre bone!
Filed under programado